Vizitu Forumon

Kiu estos la plej granda gajninto de la olimpikoj 2012?

(GMT+08:00) 2012-08-09 13:16:10

Dum la olimpikoj 2012, 10 mil sportistoj el pli ol 200 landoj kaj regionoj atingis Londonon kaj fariĝas fokuso de la tutmondaj popoloj. Ankaŭ "la ora medalo" kaj "monpremio" fariĝas varmvortoj en ĉi-somero. Do kiu estos la plej granda gajninto de la olimpikoj 2012? Kiu starigos rekordon? Do karaj amikoj, bonvole aŭskultu nian programeron.

La olimpikoj estas la loko, kie oni kreas miraklojn. Do en la olimpikoj 2012, kiu prenos la plej multajn orajn medalojn?

Laŭ la konkursoj de la olimpikoj, naĝkonkurso kaj atletismaj sportospecoj havas plej multajn medalojn. Multaj amaskomunikiloj donis la nomon "venkinton" al usona naĝkonkursa sportisto Michael Phelps. En la olimpikoj 2008 en Pekino, li akiris 8 orajn medalojn kaj starigis mondajn rekordojn en 7 fojoj. En la olimpikoj 2012, li havas ŝancon por preni 10 orajn medalojn.

Kvankam Phelps gajnis multajn orajn medalojn, tamen li ne estas la plej riĉa sportisto. En junio de la jaro 2012, oni ne trovis la nomon de Phelps inter la 100 plej riĉaj sportistoj en la listo de la gazeto Forbes (de majo de la jaro 2011 ĝis majo de la jaro 2012). Ĉar naĝkonkurso kaj atletismaj sportospecoj havas multajn orajn medalojn, tamen ne estas profesiaj konkursoj. Kvankam ili havas talentajn sportistojn, tamen ili ne povas krei pli multajn komercajn riĉaĵojn.

Laŭ statistiko publikita de la gazeto Forbes, en la jaro 2007, la enspezo de Lin Dan, kiu estas la ĉampiono de la moda badmintona konkurso, estas 1,7 milionoj da juanoj. Ĝis la jaro 2008, li gajnis la oran medalon de vira sol-ludo en badmintona konkurso de la olimpikoj 2008 en Pekino, lia enspezo altiĝis ĝis 12,5 milionoj da juanoj. La enspezo de Lin Dan grande altiĝis kaj venis el reklamoj. Se Lin Dan gajnis oran medalon en la olimpikoj 2012, do lia komerca valoro grandiĝos.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto