Vizitu Forumon

Kiu estos la plej granda gajninto de la olimpikoj 2012?

(GMT+08:00) 2012-08-09 13:16:10

Luksa veturilo, grandioza domo, riĉa monpremio……tiuj kuraĝigaj rimedoj de la olimpikoj jam fariĝis "la internacia kutimo" kaj el tio naskiĝis multaj milionuloj.

Rusa prezidento Putin ĵus dekretis doni 100 mil eŭrojn al la ĉampionoj, 62,5 mil eŭrojn al sportistoj, kiuj gajnas arĝentajn medalojn, kaj 42,5 mil eŭrojn al sportistoj, kiuj gajnas bronzajn medalojn. Krome tiuj sportistoj, kiuj gajnas medalojn, eble ricevas premiojn de subtenaj komercistoj, gvidantoj de la lokaj registaroj kaj la sportaj asocioj.

La premioj al sportistoj en Ĉinio estas pli riĉaj. Oni prognozis, ke la premioj ne estas pli malmultaj ol la normo de la olimpikoj 2008 en Pekino, nome 350 mil juanoj al la or-medala gajninto, 200 mil juanoj al la arĝent-medala gajninto kaj 150 mil juanoj al la bronz-medala gajninto. Krome la premioj de la lokaj registaroj kaj fondusoj, kaj enspezo de la afiŝoj de la lokaj entreprenoj estas grava. Laŭ statistiko de amaskomunikilo, en la olimpikoj 2008, ĉiuj ĉinaj sportistoj, kiuj gajnis oran medalon, gajnis premiojn de pli ol 3 milionoj da juanoj.

Por kuraĝigi sportistojn, Singapuro donas al la or-medala gajninto 5 milionojn da juanoj, Filipinoj donas 2,25 milionojn da juanoj, tamen Japanio donas al or-medala gajninto 240 mil juanojn kaj Usono donas nur 160 mil juanojn.

Krom monpremio, diversaj landoj havas diferencajn premirimedojn. Ekzemple, Grekio kaj Nord-Koreio donas laboron de oficeja servisto al la or-medala gajninto; Hindio altigas pension de or-medalaj gajnintoj, kiuj rajtas senpage vojaĝi en la unuaklasa vagono de la trajno; la or-medala gajninto de Germanio povas trinki 50 litrojn da biero senpage en ĉiu monato; Aŭstralio faras memorigan poŝtmarkon por ĉiuj or-medalajn gajnintojn; Zimbabvo donas laktan bovinon al la or-medala gajninto!

Do finiĝis nia programero. Dankon pro via aŭskulto!


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto