Vizitu Forumon

Ŝanĝiĝo de pensia sistemo por ĉinaj kamparanoj

(GMT+08:00) 2012-08-22 14:30:57

De pratempe la ĉinaj kamparanoj-maljunuloj vivteniĝis de sia laboro kaj vivrimedoj liveritaj de siaj gefiloj. Nasko de filoj kontraŭ maljuneco ne nur enkorpigas la tradician koncepton de la ĉinoj pri la familia etiko, sed ankaŭ havas koloron de la aŭtarcie agrikultura socio.

Laŭ la sesa popolnombrado de Ĉinio en 2010, la ĉinaj kamparaj maljunuloj pli-ol-60-aĝaj superis pli ol cent milionojn. Philip O'keefe, ĉefekonomikisto de la Ĉina Buroo de la Monda Banko, opinias, ke la problemo de maljuniĝo en la ĉina kamparo estas pli serioza ol en la urbaro kaj jam fariĝis grava afero, kiun la ĉina registaro devas urĝe solvi.

"La problemo de maljuniĝo en la kamparo estas pli serioza ol en la urbaro. En 2010 la maljunula proporcio estis 13% en la kamparo, tio signifas, ke ok plenkreskuloj vivtenas unu maljunulon. Sed en 2030 la proporcio atingos 33%, tio diras, ke tri plenkreskuloj devos vivteni unu maljunulon."

Fronte al la tagon post tago serioziĝanta maljuniĝo de la kampara loĝantaro, en la pasintaj 20 jaroj Ĉinio ĉiam faris esploradon por la pensio de la kamparanoj. Intertempe estiĝis la pensia metodo, tio estas, ke la subvencio de la loka registaro kaj la kotizo memvolonte pagita de kamparanoj formis pensian fonduson de la kamparo.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto