Vizitu Forumon

Ŝanĝiĝo de pensia sistemo por ĉinaj kamparanoj

(GMT+08:00) 2012-08-22 14:30:57

Sed en la pasintaj 20 jaroj tiu ĉi fonduso funkciis ne bone pro inflacio kaj plurfoja redukto de interezprocento. En 2008 la ĉina registaro komencis la novtipe kamparan asekuron kontraŭ maljuneco en Pekino kaj aliaj lokoj. La novan asekuron karakterizas tio, ke la asekura konto de kamparano konsistas el la kotizo de kamparano mem, monhelpo de la vilaĝa kolektivo, kaj subvencio de la centra kaj loka registaroj.

Shiguzhuang en la urbo Pekino estas unu el la vilaĝoj, kiuj aliĝis al la pensia asekuro de kamparo. La 95 elcentoj el 1 800 loĝantoj en la vilaĝo aliĝis al la pensia asekuro de kamparo; inter ili pli ol 500 komencis ĉiumonate ricevi la pension de 357,5 juanoj. Du Wenqin 54-jaraĝa diris, ke ŝi povos ricevi pension ekde la venonta jaro kaj sentas sin malstreĉa en vivrimedoj.

"Antaŭ la apero de la pensia asekuro mi vivis ĉefe depende de iom da ŝparita deponaĵo kaj vivrimedoj liveritaj de miaj gefiloj, sed nun la nova politiko pri pensio aperis, kaj mi sentas min malstreĉa. Mi neniam pensis, ke kamparanoj havos pension. Des pli, ke la pensio ĉiam altiĝos: en la unua jaro estas 280 juanoj ĉiumonate, poste 330 juanojn, kaj nun 357,5 juanoj."

La novtipe kampara asekuro plenumiĝis malpli ol unu jarojn en Pekino, tamen 80 elcentoj de la kampara loĝantaro en Pekino jam aliĝis al la nova asekuro. Septembre de 2009 Ĉinio disvastigis la novan asekuron en 10 elcentoj de la gubernioj kaj urboj de la tuta lando.

Nun la novtipe kampara asekuro jam kovris 60 elcentojn de la gubernioj kaj urboj de la tuta lando, kaj en la lando pli ol 78 milionoj da kamparanoj ricevis pension. Antaŭ nelonge Yin Weimin, ministro de la ĉina Ministerio pri Homforta Resurso kaj Socia Garantio, esprimis, ke antaŭ la fino de la kuranta jaro, la nova asekuro kovros ĉiujn angulojn de la ĉina kamparo, tio plenumiĝos antaŭe ok jarojn pli ol la origina plano.

Fakte, en la lastaj dek jaroj Ĉinio ĉiam sin okupis por establi kaj perfektigi la plej grandan pensian garantisistemon de urbo ĝis kamparo en la mondo. Philip O'keefe, ĉefekonomikisto de la Ĉina Buroo de la Monda Banko, esprimis:

"La modelo de la ĉina novtipe kampara asekuro estas ekscitita. Ni, laborantoj de la Monda Banko, jam konigis la modelon al aliaj landoj, kiuj interesiĝas pri ĝi. Kaj cetere, la Monda Banko multfoje diskutis la problemon de la novtipe kampara asekuro en Vaŝingtono. Mi mem opinias, ke el ĝi aliaj landoj povas tiri lernindajn spertojn."

Xiong Linping


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto