Vizitu Forumon

Mikroblogo en Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-08-31 15:40:56

Fine de la jaro 2009, aperis mikroblogo en Ĉnio, poste ĝi estas bonvenigata de ĉinoj pro sia oportuneco, simpleco, ĝueco, kaj rapida kaj vasta diskomunikiĝo. Precipe pro la uzado de poŝtelefonoj, mikroblogero skribeblas en iu ajn momento kaj en iu ajn loko.

"Mi pagis multe da tempo por skribi kaj legi mikroblogerojn. Aktivecoj de amikoj estas plej atentataj de mi, iutempe en mikroblogero mi sendis inviton al amikoj pri vojaĝo."

"Ĉiutage mi multfoje legas mikroblogerojn, kaj ili liveras al mi plej freŝajn informojn,"

Laŭ "raporto de la 30-a statistiko pri ĉina reto", publikigita de la ĉina centro pri retaj informoj en julio de 2012, en la unua duono de la kuranta jaro, la nombro de ĉinaj uzantoj de mikroblogo estas 274 milionoj, inter ili 170 milionoj da uzantoj legas kaj skribas mikroblogerojn en poŝtelefono. Profesoro Yu Guoming, vicestro de akademio pri novaĵoj sub Ĉina Popola Universitato, opinias, ke mikroblogo liveras la eblecon libere esprimi penson, tial ĝi rapide evoluas. Li diris:

"Pasinte, la publika opinio estis esprimata per amaskomunikiloj, ekzistis limoj kaj mankoj en la vasteco kaj varieco de la esprimo. Hodiaŭ, aperis pli variaj esprimoj de opinioj de personoj, tio rilatas al evoluado de la ĉina socio. "

Nun, mikroblogo estas la kerna punkto de "cirkula sistemo de informoj" de la ĉina reto kaj la vojo tra kiu nepre cirkulas informoj. La mikroblogeroj, publikigitaj de ĉeestintoj, pri subitaj kaj gravaj aferoj, rapide prezentas realon kaj lokalon, kaj per dissendo de novaĵoj, mikroblogeroj amasigas informojn en diversaj retstacioj kaj formas ilin en novan enhavon.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto