Vizitu Forumon

Mikroblogo en Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-08-31 15:40:56


(Policanoj laboras por Mikroblogejo "Paca Pekino")

La 21-an de julio de la kuranta jaro, Pekino suferis la plej grandan pluvegon en la lastaj pli ol 60 jaroj, kaj multaj lokoj estis inunditaj. Tiam, multaj mikroblogantoj raportis al la registaro staton kaj dissendis mesaĝojn pri savo. Ekzemple, iuj personoj organizis sin por akcepti gastojn restadantajn en flughaveno pro la pluvego, liveris al suferantoj manĝaĵon kaj loĝejon. Jiang Fei, estro de instituto pri plivastigo de la publika opinio sub Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, opiniis, ke la afero sufiĉe montras la rolon de mikroblogo. Li diris:

"En mikroblogo ekzistas kolegoj, amikoj, fremdaj erudiciuloj kaj oficistoj, kiuj rilatas nun al aliaj. Tial, la mesaĝoj estas senlime ekspansiigitaj. Cetere, mikroblogo naskas la koncentran efikon. Mikroblogo estas oportuna kaj efika kanalo por trakti gravajn kaj gravajn aferojn."

Mikroblogo ankaŭ liveris al registaraj establaĵoj kaj oficistoj komunikan platformon komunikiĝantan kun popolanoj. En la TPK kaj PPIK de la kuranta jaro, multaj reprezentantoj kaj delegitoj konektis mikroblogajn retejojn kaj aktivis kun mikroblogantoj. Ĝis komenco de junio de la kuranta jaro, la nombro de konfirmitaj mikroblogaj retejoj de ĉinaj registaraj establajoj kalkuliĝas al 25 866. La mikroblogejo, kiu estas titolita "Paca Pekino", estas la oficiala de pekina polica buroo. Respondeculo de la mikroblogejo Yang Jingbo konigis, ke la funkciado de bonvenigata mikroblogejo ne estas facila, ĉar mikroblogo havas sian esprim-metodon, kaj certe ĝi havas koni bezonon de popolamasoj. Li diris:

"Komence, la efiko ne estis bona. Post multfojaj studoj kaj analizoj, ni trovis, ke rakonto interesis mikroblogoj-amikojn. Tial ni rakontas al ili pri kazoj. Cetere ni ne uzas formalan manieron en respondo al demandoj de retanoj."

Mikroblogo estas platformo. En mikroblogo, vi, kiel spektanto, legas mesaĝojn, kiel verkanto, publikigas mikroblogerojn. Iugrade ĝi estas kontrola forto de la socio, plej nova. Mikroblogo influas la ĉinan socion.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto