Vizitu Forumon

Pli Verda Veturado

(GMT+08:00) 2012-09-04 15:15:27

La rapida aŭtobuslinio de Pekino al Tongzhou estas nur profilo de la pekina sistemo publike trafika.

Krom la rapida aŭtobuslinio, ankaŭ la metroo estas grava konsista parto de la trafika sistemo en Pekino. En 2012, laŭinforme, la totala longo de la metroo funkcianta en Pekino superis 430 kilometrojn. Tan Qinglian, eksa vicministro de la ĉina Fervoja Ministerio kaj prezidanto de la Ĉina Asocio pri Civilinĝeniera Scienco, diras, ke la senĉesa malfermiĝo de novaj metroolinioj multe mildigos la ŝtopitecon de la pekina trafiko kaj akcelos la verdan veturadon de civitanoj.

"Nur tiam, kiam la trafikokvanto de metrooj kaj aŭtobusoj okupas 70% de la tuto en urbo, la trafiko de tiu urbo povas esti flua. Post kelkaj jaroj da klopodado, tia trafikokvanto en Pekino jam atingis 50%. Tio estas granda progreso."

Por esti pli da verdaj elirmanieroj, la pekina registaro ĉi-jare junie lanĉis la provadon de biciklado nombre de 2 000 bicikloj en la du distriktoj Dongcheng kaj Chaoyang. Informite, la provado funkcias ĝenerale en bona stato. Ĝis la mezo de julio 2 300 bicikl-luaj kartoj estis registritaj en persona nomo, kaj la nombro de kartoj ĉiam pli kreskas, tial la uziveco de bicikloj laŭgrade leviĝas.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto