Vizitu Forumon

Pli Verda Veturado

(GMT+08:00) 2012-09-04 15:15:27

Kun la konstanta evoluado de la trafika sistemo kaj la plurismiĝo de veturaj menieroj, pli kaj pli multaj posedantoj de aŭto elektas publikan trafikon, pli opotunan kaj mediprotektan. Jen tia homo estas fraŭrino Jing, kiu loĝas en la distrikto Chaoyang. Ĉiutage ŝi veturas en aŭtobuso al aŭtohaltejo, kaj de kie per la aŭtobuso de ŝia laborloko al sia oficejo. Des pli, ke la metroo 6-a linio apud ŝia domo baldaŭ malfermiĝos ĉi-jare, kaj ke nuntempe ĉi tie disvastiĝas la servo de bicikla luado. Pri tio fraŭrino Jing esprimas, ke ŝi havos pli opotunajn veturilojn.

"Mia domo staras apud metrostacio, de kie mi pli facile atingas mian laborlokon. Cetere en ordinara tempo, se al mi estos io farenda, lui biciklon ankaŭ estos opotune."

Nun en Pekino la trafiko jam sistemiĝis, diversspecaj trafikiloj donas al pekinanoj pli multajn elektojn. Laŭinforme, en 2011 la veturproporcio de privataj aŭtoj malleviĝis la unuan fojon, dum tiu de publika trafiko daŭre leviĝis, kaj tial ankaŭ la indico de trafika ŝtopiteco malleviĝis. Tio signifas, ke nuntempe pli kaj pli multaj pekinanoj veturas en verdaj elirmanieroj, kiaj piediro, biciklado kaj veturado en aŭtobuso aŭ metroo.

Xiong Linping


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto