Vizitu Forumon

Elmigra vilaĝeto---sonĝlando de malriĉaj kamparanoj de okcidenta parto de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-09-05 17:09:05

En la pasintaj miloj da jaroj, ĉinaj kamparanoj vivis depende de la vetero. En la okcidenta parto de Ĉinio, la kamparanoj ne povas forigi malriĉecon pro malbonaj kondiĉoj de la naturo. En la pasintaj 10 jaroj, ili trovis bonan rimedon por helpi sin mem forigi malriĉecon, tio estas tutfamilie transloĝiĝi al loko kun bonaj naturaj kondiĉoj. En hodiaŭ programero, mi detale konigos al vi la novstilan elmigran sistemon.

Elirinte el la aŭtobuso, mi rimarkis, ke ĉi tie ne estas tiel prospera kiel en Yinchuan, mi vidis blankajn domojn, kiuj viciĝas en ordo. Grizaj tegmentoj, ĝardenetoj, netaj kaj rektaj stratoj, kelkaj maljunuloj kaŭris ĉe la muro kaj interparolis; infanetoj rajdis biciklojn kaj ludis; antaŭ la legomaj kabanoj estas du bilardaj tabloj, junuloj ludis bilardon kaj interŝanĝis teknikojn; virinoj vendis legomojn ĉe la vilaĝa enirejo…… Tio estas la ekologia elmigra vilaĝeto de Yinchuan---"Nova Vilaĝo Heshun". Ili ĵus komencis la senzorgan vivon.

En la fino de la jaro 2011, pli ol 200 familioj forlasis la hejmlokon, venis al la nova vilaĝo Heshun kaj komencis sian novan vivon.

Shi Hongwei, junulo el la gubernio Pengyang, trovis laboron kun alta salajro en Guangdong kiam li diplomiĝis el universitato, sed kiam li aŭdis ke lia hejmloko povas elmigri, li senhezite rezignis sian laboron kaj revenis al hejmo por helpi la vilaĝantojn transloĝiĝi al la vilaĝo Heshun. Li diris, ke tio estas lia instinkto, kaj ankaŭ multjara sonĝo.

"Antaŭe, homoj en mia hejmloko loĝis en kavernodomo, la loĝantoj vivis depende de la vetero. Ĉiujare, kiam mi revenis hejmen, mi ofte sentis bedaŭron, ĉar mi ofte komparis la malriĉon de mia hejloko kun la prospero de urbo. Kiam mi vidis la vilaĝojn en Guangdong, mi ofte pensis, kiam mia hejmlokanoj povos atingi la vivnivelon kiel guandong-aj kamparanoj. Kiam mi aŭdis, ke mia hejmvilaĝo povos elmigri al nova loko, mi estis tre ĝoja, mi profunde sentis, ke mia hejmloko ricevos ŝancon por disvolviĝi, do mi revenis hejmen."

"Ekologia elmigrado" estas grava rimedo de Ĉinio por helpi malriĉajn regionojn, se la loĝantoj konsentis, la registaro helpos ilin elmigri el malriĉaj kaj resursomankaj lokoj kaj bonigi ilian vivsituacion.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto