Vizitu Forumon

Elmigra vilaĝeto---sonĝlando de malriĉaj kamparanoj de okcidenta parto de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-09-05 17:09:05

En Ningxia trovigas 350 miloj da setlejoj, la vilaĝo Heshun estas unu el ili. Ĝi ĉefe akceptis vilaĝanojn el la gubernio Pengyang. Pengyang troviĝas ĉe la suda parto de Ningxia, la natura situacio estas tre malbona, en la jaro 1972, ĝi estis difinita de UN kiel unu el la plej malbonaj lokoj por vivi.

Matene, avo An Weiduo komencis labori en varmkabano kaj studis kiel akvumi la tomatojn per la nova akvopumpilo. Ŝajnas ke li estas tre ĝoja, ĉar liaj melonoj ĵus estis rikoltitaj, li gajnis 10 mil juanojn. Li diris, ke en lia hejmloko, li eĉ ne povis gajni tiom multan monon post unu-jara laboro.

"Antaŭ la elmigro, en nia vilaĝo nur restis maljunuloj kaj handikapuloj, la junuloj iris al urboj por labori. Nun, la registaro helpas nin fari elmigron, donis al ni domon kaj kabanon, ili ankaŭ sendis specialistojn por instrui nin kiel fari plantadon, ni estas tre ĝojaj."

Nun, la vilaĝanoj havas proprajn domojn, kabanojn, sed tio ne sufiĉas, iliaj infanoj bezonas lernejon, ili volas gajni pli multajn sciojn. La registaro ankaŭ bone kontentigis iliajn bezonojn, la 13-jara nepo tute opportune iras al lernejo proksima al la vilaĝo.

"Antaŭe, mia nepo devis iri preskaŭ 2 aŭ 3 kilometrojn por viziti la lernejon, liaj gepatroj vekis lin tre frue, li ofte ŝanĝis lernejojn, ĉar li devis sekvi siajn gepatrojn. Nun ni havas stabilan loĝdomon, li povas lerni en la lernejo ĉi tie."

Ni ĝoje trovas, ke per la rimedo de ekologia elmigro, pli kaj pli multaj vilaĝanoj havas bonan kaj novan vivon.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto