Vizitu Forumon

Malaltkarbona vivmaniero en Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-09-13 15:59:16

Rela trafiko estas monde konata kiel "la plej mediprotekta transporta maniero". Laŭ statistiko en 2000 ekzistis rela trafiko en 4 ĉinaj urboj, en 2010 estis en 14 urboj, kaj pli-ol-8-obliĝis la totala longo. En 2015 Ĉinio konstruos 93 liniojn de rela trafiko, la longo estos 2692.52 kilometroj, kaj la totala investo estos preskaŭ 168,7 miliardoj da usonaj dolaroj. En 2020 troviĝos rela trafiko en 40 ĉinaj urboj.

Nun en Ĉinio "malaltkarbona vivmaniero" estas populara. En la sinsekvaj du jaroj, la portugala ambasadorejo en Ĉinio publikigis raporton pri forceja gaso, ellasita de ĉiu sia laboranto en oficejo, veturado kaj oficvojaĝo, por ricevi kontrolon de la publiko, ŝpari energiojn kaj redukti ellason de forceja gaso. La ambasadorejo ankaŭ dissendis "gvidilon pri verda veturado" por stimuli kaj instrui siajn laborantojn en energiŝparado.

Portugala ambasadoro en Ĉinio Jose Tadeu Soares esprimis, ke la agmaniero konformas al strategia orientilo de la ĉina registaro pri kontinuigebla evoluado kaj pluapaŝe stimulas dulandan dialogon pri la evoluado de malaltkarbona ekonomio. Li diris:

"Ni esperas, ke pli da personoj kaj establaĵoj partoprenos en la evoluado de ĉina verda ekonomio. Nun la ĉina registaro serĉas metodon por la kontinuigebla evoluado, kaj portugalaj entreprenoj havas kondiĉojn kaj kapablon ĉi-flanke. La ambasadorejo tiel agas celante liveri oportunecon al portugalaj entreprenoj, kiuj entreprenas komercadon Ĉinio."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto