Vizitu Forumon

Malaltkarbona vivmaniero en Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-09-13 15:59:16


(Urbeto Jingdezhen)

Post la eksplodo de internacia financa krizo, malaltkarbona evoluado fariĝis la grava metodo de multe da landoj por ŝanĝi la ekonomi-disvolvan manieron. En 2010 la ĉina registaro difinis la ŝanĝon kiel unu el la ĉefaj taskoj. Fakte frue komenciĝis la ŝanĝo en Ĉinio.

La urbeto Jingdezhen estas fama pro produktado de porcelanaĵoj. En la lastaj pli ol dek jaroj, la urbeto konstruis ekologiajn zonojn, forte jungis polucadon, plenumis verdigajn inĝenieriaĵojn kaj akcelis rericevon de regenereblaj resursoj. En 2010 la totala produktovaloro de la porcela industrio atingis 16 miliardojn da juanoj (preskaŭ 2,5 miliardojn da usonaj dolaroj), la imposto el la industrio estis proksimume 300 milionoj da juanoj (preskaŭ 47 milionoj da usonaj dolaroj), kaj la eksporta sumo atingis 300 milionojn da usonaj dolaroj. Dek-obliĝis la 3 ekonomiaj indikoj kompare kun tiuj antaŭ 10 jaroj.

Vicestro de la urbeto sinjoro Huang Kangming diris:

"Antaŭe jingdezhen-anoj uzis postiĝintan produktan manieron, bruligis karbon por produkti porcelanaĵojn, pro tio la aero kaj la akvo estis poluciitaj. En la lastaj dek jaroj, la registaro alprenis multajn rimedojn en la gvidado de la koncepto pri ekologia kultura urbeto, tial hodiaŭ en la urbeto, verdas la montaro, freŝas la aero kaj puras la akvo."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto