Vizitu Forumon

La kampara hejmo marŝas al feliĉo

(GMT+08:00) 2012-09-06 16:28:44

La novtipa kamparo estas la celo por disvolviĝo de la kamparoj, proponita de la ĉina registaro en 2005. La ĉefa enhavo inkludas prosperan ekonomion, kompletan instalaĵon kaj belan medion, civilizecon, harmonion kaj aliajn. Jam pasis multaj jaroj, kia estas la novtipa kamparo de Ĉinio nun? En hodiaŭa programero, raportisto de Ĉina Radio Internacia iris kamparon por prezenti la progresojn de la ĉinaj kamparoj.

En ĉina kamparo estas popoldiro, ke se vi volas riĉiĝi, konstruu ŝoseon unue. Tio montris la intimajn rilatojn inter voja kondiĉo kaj ekonomia disvolviĝo. Dum la periodo de la 11-a kvinjara plano (de 2005 ĝis 2010), Ĉinio sume investis 100 miliardojn da juanoj por bonigo de guberinaj vojoj de la tuta lando. Nun en plejpartaj guberinoj de Ĉinio jam efektiviĝis ŝosea trafiko. La ŝoseoj faciligis vojaĝon kaj interviziton de kamparanoj kaj vastigis la eksportadon de kamparaj produktoj. Liang Baibin, kamparano de la aŭtonoma guberino Elunchun en Interna Mongolio, havas sian propran senton pri la ŝanĝo.

"Nun jam multe ŝanĝiĝis la vivo de kamparanoj. Antaŭe kiam ni suferis de pluvo, ĉie estis koto kaj akvo sur la vojo kaj ni ne havis stratajn lampojn. Nun tie jam estas stratlumoj kaj ankaŭ la vojo estas malmoligita. Antaŭe la kamparanoj loĝis en la teraj domoj kaj nun en brikaj aŭ etaĝaj domoj. Vespere ni iras al palaco por dancado kaj babilado, tial ni havas bonan senton."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto