Vizitu Forumon

La kampara hejmo marŝas al feliĉo

(GMT+08:00) 2012-09-06 16:28:44

Krom la bonigo de vojo, la konstruado de novtipa kamparo alte atentis bonigon de loĝa kondiĉo de kamparanoj. La vilaĝo Xianghong estas ĉe la guberino Wangkui de la provinco Heilongjiang, kiu komencis la konstruadon de novtipa kamparo en 2006 kun la slogano "vilaĝo hejmtipa kaj kampara". La hejmtipa vilaĝo estas loĝa areo kun ĝardenaj domoj, kaj la kampara estas produkta areo. La hejmtipa vilaĝo transloĝigis la kamparanojn en la novan areon kaj efektivigis la koncentritan loĝon. Oni koncentras administradon de la lasitaj teroj kaj malnovaj domoj. Tial efktiviĝas la centralizo de loĝanta tero kaj produkta tero por kulturado.

Geedzoj Chi Xiaowei kaj Yang Liping loĝas en la vilaĝo. Antaŭ kelkaj jaroj kiam la ekonomia kondiĉo estas malbona, ili nur enspezis el la kultivado en kampo, por pli bona vivo la geedzoj iris al Pekino por kroma laboro. En 2006 ili revenis. Kiam ili vidis la grandan progreson de sia hejmloko, ili decidis resti tie. Nun per diligenta laboro, ili aĉetis domon kun areo de pli ol 200 kvadrataj metroj kaj sendis siajn gefilojn al la urbo por lernado.

"En 2005, ni iris al Pekino kaj restis tie pli ol unu jaron. Tiam ni senĉese laboris kaj laboris por enspezi monon. Ni pensis, ke se ni enspezis sufiĉe, ni povas serĉi alian laboron pli mallacigan kaj ĝui nian vivon. Nun ni bone aranĝis nian loĝon kaj ne plu varmigas la domon per propra brulado. Mia edzo faras transportadon en urbo kaj mi jam fariĝis frizisto."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto