Vizitu Forumon

Saĝeco riĉigas kamparanojn

(GMT+08:00) 2012-09-11 19:02:42

Inter 1,3 miliardoj da loĝantoj de Ĉinio troviĝas duono da komparanoj. Leviĝadoj de la vivnivelo kaj la enspezo de kamparanoj estas gravaj ekonomiaj indicoj. Kun la teknika progresado kaj la ekonomia evoluado, ĉinaj kamparanoj ade ŝanĝas sian vivmanieron kaj saĝe reguligas kultivan konsistigon, plene utiligas la agron kaj etendigas la produktan ĉenon por la kampara ekonomio. En hodiaŭa raporto sub la titolo Ĉina Kamparo en Dek Jaroj, ni sekvu raportiston Xiao Henggang renkontiĝi kun iuj, kiuj gvidas en distingaj kamparaj industrioj.

Fu Chenghe loĝas en Xianghong-vilaĝo sub la gubernio Wangkui. En 1994 li ekprovis planti legomojn kaj fruktojn en forcejo ĉe sia korto. Vintre li tre bone vendis la freŝajn fruktojn kutime mankantajn en la sezono. Pli ol 9 mil juanoj da enkasigo donis al li ĝojon. Poste li tutenergie dediĉas al la forceja plantado kaj plibonigo de la plantitaj melonoj. Parolante pri tiama penego, li multe suspiras:

"Malsama ol industrio, oni povas dekajn fojojn fari provojn, sed en plantado, ni havas nur unu ŝancon jare. Aparte en la akvumado, tute ne taŭgas pli aŭ malpli da akvo, same en fekundigo, necesas moderecon."

Spertinte malsukcesojn, Lao Fu ekmastrumis la teknikojn planti melonojn kaj plivastigis la plantan terenon. La simpla mastrumado ne sufiĉas por la entreprenado, Lao Fu do ekregis la forcejojn helpe de sciencaj rimedoj. Nun en liaj forcejoj establiĝas rulkurtenaj aparatoj, aŭtomate irigaciaj aplikaĵoj, aŭtomate kontrolaj ekipaĵoj kaj aliaj. Tute efektiviĝas la inteligentecon.

Aplikado de sciencteknikoj helpas al Lao Fu plibonigi la kvaliton de siaj melonoj. Tamen kiam li elvendis ŝarĝon da melonoj urbe, li trovis novajn problemojn:

"Miaj melonoj estas bonaj, tamen, manĝinte oni ne scias, de kie aĉetablos la bongustajn melonojn sekvafoje."

Reveninte el la urbo, Lao Fu konstatis, ke la tradicia vendado ne povas malfermi pordon de nuna merkato. Li do fondis sian kompanion kaj registris sian melonon per marko. Li eĉ establis la vendejon specialan por siaj melonoj en Harbino, ĉefurbo de la provinco Heilongjiang. Li vendas melonojn en la prezo je 5,6 juanoj pli alta ol la merkatoj, sed ĉiam bone elvendis ilin pro la bonkvalito kaj la marka famo.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto