Vizitu Forumon

Saĝeco riĉigas kamparanojn

(GMT+08:00) 2012-09-11 19:02:42

Nun en la ĉina kamparo serioziĝas la problemo pri maljuniĝaj loĝantoj. Jam estas 120 milionoj da komparanoj aĝantaj super 60 jaroj. Kiel plibone vivigi kaj riĉigi la maljunajn kamparanojn, kiuj ne plu kapablas labori sur la kampo? Iuj homoj ekentreprenis metiartaĵoj kaj prilaborado.

En Xiangbai-subgubernio de Wangkui estas malgranda fabriko, en kiu oni faris plektadon per salikaj vergoj. La plektantoj estas maljunuloj pli ol 60-jaraj. Estro de la fabriko sinjoro Zhang Jiaxin diris:

"Fortaj gejunuloj en kamparo ekstere laboras en konstruejo aŭ en transformatora substacio. Restas virinoj kaj maljunuloj hejme en la vilaĝo. Kiel fari por ke ili ankoraŭ povu sin vivteni? Nia fabriko celas tion. Nun en mia fabriko laboras almenaŭ 30 personoj, ili ne malmulte gajnis monon."

Nun la fabriko jam havas fiksitajn rilatojn kun Eŭropaj komercistoj. Senĉese plivastiĝas la laboraj programoj..

Tradicie, en la ĉina kamparo multe kultiviĝas maizo, fabo, rizo kaj aliaj grenaĵoj. Tamen tiuj plantaĵoj malfacile donas grandegan enspezon al kamparanoj. Enkonduko de ekonomiaj plantaĵoj kaj etendiĝo de industria ĉeno estas grava vojo por realigi rapidan disvolvon de la kamparo.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto