Vizitu Forumon

Papilia Fonto en Dali

(GMT+08:00) 2012-09-20 12:25:15

Parolante pri la deveno de la Papilia Fonto kaj la tiea renkontiĝo legendas bela epizodo. Antaŭ miloj da jaroj, tie estis abismo, ĉe kiu loĝis patro kaj filino. La filino nomiĝas Nubelino, saĝa kaj bela kiel ora floro. Elkreskinte, Nubelino enamiĝis kun ĉasisto Nubruĝo. Iun tagon, Nubelino estis forkaptita de bienulo, kiu delonge fiintencis la belan Nubelinon. Nubruĝo riskis sian vivon por savi sian amatinon, sed neatentite, postkuris la oficsoldatoj. Ambaŭ Nubelino kaj Nubruĝo troviĝis sen vojo kaj sinĵetis en la abismon. Tuj tondris kaj fulmis. Post la ŝtormo kaj ventego, el la abismo flugis paro da koloraj papilioj ege ĉarmaj kaj sekvis ilin flugantaj belegaj papilietoj nekalkuleblaj. La tragedio okazis en la 15-a de la kvara monato laŭ la luna kalendaro. De tiam, en tiu tago ĉiujare amase flugas sennombraj papilioj tie kvazaŭ rakontantaj la kortuŝan amhistorion. Laŭdire, gejunuloj venas ĉi tien en la tago povas renkonti sian alian duonon, tial estiĝis la fama "Renkontiĝo de Papilia Fonto"

"La kantanto nomiĝas Zhao Xuezhong kaj la kantantino, Li Yunfeng. Ili ambaŭ proksimiĝas al 80-jaraj, tamen ilia kantado gajnis ondumon da aplaŭdoj."

Jiang Bingshen, turisto el Pekino, estas ravita je la antifonado, li diris:

"Ili elkore kantas la amon kaj esprimas prikanton al sia nacieco. Kvankam mi ne konas ilian lingvon, tamen el ilia fizionomio, el la kantoj, el la melodioj, mi komprenas la belecon. Ili estas tre malkaŝemaj."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto