Vizitu Forumon

Papilia Fonto en Dali

(GMT+08:00) 2012-09-20 12:25:15

La Papilia Fonto estas kvadrata lago, areas pli malpli 50 kvadratajn metrojn. La akvo en la lago estas klara, kaj sur la fundo kovritas ovalaj ŝtonoj, de tempo al tempo bobelas la akvo el la tavolo de blanka sablo. Ĉirkaŭ la lago estas balustrado pavimita el marmoroj. Estas ideogramoj "Papilia Fonto (蝴蝶泉)" dediĉitaj de ĉina famulo Guo Moruo. La fonto estas dense ombrita de centjara liliarbo, dika kaj kurba, kun la branĉoj kaj folioj kiel ombrelego, kaj la trunko kiel serpentuma drako. Printempe, kiam floras sur la Yunnong-pinto de la monto Cangshan, la centjara arbo ĉe la fonto eligas aromon, kiu allogas al si milojn da papilioj. Dancas ĉirkaŭ la fonto flugantaj papilioj de pli ol cent specioj, ili, aŭ flavaj, aŭ ruĝaj, aŭ blankaj, estas en mezuroj grandaj kiel manplatoj kaj etaj kiel moneroj. La papilioj kroĉiĝas per ĉiroj kaj kruroj, ĉene dependas de la liliarbo ĝis la lagsurfaco. Formiĝas mirakla mirindaĵo.

"Hodiaŭ kvankam mi ne vidis la spektaklon de ĉene ligitaj papilioj sed nekalkulebla koloraj papilioj dance flugas, grandaj jen manplataj jen abelaj. Paralele la alvenintaj popolanoj de diversaj naciecoj kun koloraj kostumoj kvazaŭas flugantaj papilioj dancantaj apud la papilia fonto.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto