Vizitu Forumon

La oraj jaroj de ĉina elektronika komercado

(GMT+08:00) 2012-09-28 22:13:40

De la antikveco ĉinoj ĉiam kutimas al aĉetadon vizaĝ-al-vizaĝe aĉet-venda maniero, tamen nun pli kaj pli multaj ĉinoj plenumas aĉetadon kaj vendadon en interreto. Al tio favoras la rapida disvolviĝo de elektronika komercado de la pasintaj dek jaroj en Ĉinio. Rilataj donitaĵoj montras, ke ĝis fino de 2010 la negoca sumo de elektronika komerco en Ĉinio jam superis 4 500 miliardojn da juanoj, ekzistis pli ol 80 milionoj da enretaj vendejoj kaj pli ol 161 milionoj da konsumantoj. La elektronika komerco iam estis ne atingebla en homaj okuloj, tamen nun grande influis la produktan kaj vivan manieron de homoj. En hodiaŭa programero raportisto de Ĉina Radio Internacia konigos la elektronikan komeron en Ĉinio por vi.

En 1999 kiam multaj homoj ankoraŭ ne sciis, kio etsas la interreto kaj elektronika komerco, Yu Mulin, mastro de iu plastaĵa kompanio fariĝis unu el la unuaj retaj komercistoj de la plej fruaa komerca retejo Alibaba. Diplomiĝinte al la komputila fako de universitato, Yu pli frue kontaktiĝis kun interreto.

"La unuaj retaj aboniloj estas el Guangxi kaj el Usono, la du aboniloj samtempe venis, kaj poste venis ankaŭ el Pekino. La plej frua unu estas el farmacia fabriko de Guangxi, kiu trovis nian informon surrete. Ni plenumis la negocon kun 32,6 miloj da juanoj, tamen profitis malmulte el la negoco."

De tiam la elektronika komerco estas la ĉefa negoca kanalo dum la kreskado de la kompanio. Ene de dekkelkaj jaroj, danke al la elektronika komerco unu deficita familia fabriko la kompanio fariĝis provizanto de la mondfamaj kompanioj, ekzemple Microsoft, P&G, Tayoi, Shiseido kaj aliaj, kaj ĉiujare la vendsumo superis 50 milionojn da juanoj.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto