Vizitu Forumon

La oraj jaroj de ĉina elektronika komercado

(GMT+08:00) 2012-09-28 22:13:40

Elektronika komercado aperis en la fino de la 90aj jaroj de la pasinta jarcento en Ĉinio. De tiam ĝis la komenco de la 21a jarcento, ĝi spertis transsaltan disvolviĝon. Tamen ĉar en la komenco la industria skalo kaj profita maniero ne sufiĉe klariĝis, la elektronika komercado ankaŭ spertis teruran vintron. Liang Chunxiao, vicdirektoro de la faka komitato pri elektronika komerado de la Ĉina Asocio pri Informa Ekonomiko kaj ĝenerala vicdirektoro de la Grupo Alibaba opinias, ke la vintro donis profundajn pensojn al administrantoj de elektronika komercado.

"La homoj en la kampo de elektronika komercado komencis penson ne nur pri kapitala merkato, sed ankaŭ pri bezono de entreprenoj kaj kosumantoj. Post 2002 kaj 2003, la komercado eniris la etaĝon pli pragmatan kaj kompare sanan. Do ĝis nun, mi opinias, ke en la sekvaj 8 aŭ 9 jaroj, la ĝenerala situacio estis bona."

En la pasintaj 10 jaroj ĉina elektronika komercado spertis senprecedencan disvolviĝon, tamen ĝis 2008 ĝi estis vere atentita de la tuta socio. Tiam tutmonda financa krizo faligis multajn industriojn en valon, tamen la elektronika komercado kreskis en tia situacio kun la vendsumo de 100 milionoj da juanoj. Liang konigis per la ekzemplo de reta detalvendado.

"La jaro 2008 estas ŝlosila temppunkto, kiam la reta detalvendo kreis 3 miraklojn en la jaro la konsumantoj en reto superis 100 milionojn, la negoca sumo speris 100 milionojn da juanoj kaj la la procento de enreta detalvendado en la tutsocia detalvendado superis 1%. Fakte la alta atento pri elektronika komercado komenciĝis de la donitaĵoj."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto