Vizitu Forumon

Bi Feiyu kaj lia romano "Masaĝo"

(GMT+08:00) 2012-10-11 08:44:23

La romano "Masaĝo" estas la unua literaturaĵo, kiu priskribas la vivon de blindulaj masaĝistoj, en Ĉinio. Ĝi malfermis la pordon al alia mondo por legantoj. Tamen verkado de la romano estis tre malfacila. La plej malfacila estis la starigo de ĝia strukturo. Se la rakonto fokusiĝus al unu aŭ du personoj kaj priskribus framan rakonton, la verkado estus facila. Tamen la vivo de blinduloj estas bagatela kaj preskaŭ ne havas specifajn aferojn. La romano "Masaĝo" priskribas la vivon de multaj personoj, do strukturi la romanon estas tre malfacile.

"Unue, mi dividis la personaron kaj prenis ĉiun personon kiel fadenon. Mi tiris ĉiun individuon kiel punkton. Krome mi trovis vulgaran personon kiel la heroon de la romano. Li estas doktoro Wang. Mi prenis la karakteron de Wang kiel akson de la romano kaj metis ĉiujn blindulojn de la masaĝejo sur malsamajn punktojn por ke ili rilatu kun la heroo. Kaj tiel mi disvolvas la rakonton kun la apero de duboj, malfido kaj miskompreno inter la blinduloj. "

Bi naskiĝis en la urbo Xinghua de la provinco Jiangsu en 1964 kaj diplomiĝis el la Instruista Kolegio de Yangzhou. Li verkis pli ol 100 novelojn kaj romanojn, kaj la eldonitaj ĉefaj romanaroj estas "Panikaj Fingroj" kaj "Praulo". La verkaĵoj "Maizo" kaj "Nigra Vesto" gajnis kelkajn en- kaj ekster- landajn literaturajn premiojn.

Bi diris, ke li ŝuldas dankon al la binduloj pro la romano "Masaĝo", ĉar la kontaktoj kun ili etendis lian vivon, vastigis lian horizonton kaj bonigis lian vivon.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto