Vizitu Forumon

Turismaj merkatoj de Ĉinio kaj orient-eŭropaj landoj en pasintaj dek jaroj

(GMT+08:00) 2012-10-18 08:27:11


(Suzhou)

Kiam okcidenteŭropaj landoj fariĝis regulaj turismaj lokoj por ĉinoj, silente varmiĝas mezeŭropaj kaj orienteŭropaj landoj.

Laŭ statistiko de koncernaj turismaj fakoj, en 2011 preskaŭ 100 mil ĉinoj vojaĝis al Ĉeĥio, ĉiujare la nombro de turistoj kreskas en la rapideco de 30%; en 2011 80 mil ĉinoj vojaĝis al Hungario, pli multe je 40% ol tiu en 2010; kaj en la unuaj 6 monatoj de la kuranta jaro 14 mil homfojoj vojaĝis al Kroatio, pli multe je 59,4% ol tiu en la sama periodo de 2010.

La internacia turisma agentejo Hongda en Pekino komencissian entreprenadon en la orienteŭropaj landoj en 2003. Direktoro pri eŭropaj kaj aziaj flankoj sub la agentejo sinjorino Jia Bei persone sentis ŝanĝiĝon en la lastaj jaroj. Ŝi diris:

"Komence nia operacio rilatis al Pollando, Ĉeĥio kaj Hungario, poste al Romanio, Kroatio, Bulgario, Albanio kaj Serbio, nun tra ĉiuj orienteŭropaj landoj estas turismaj itineroj. La aperacio estas pli kaj pli varma, ĉiujare ni organizas pli ol 100 grupojn, kaj meznombre ĉiu grupo havas pli ol dek turistojn."

Ŝanĝiĝis ankaŭ strukturo de turistoj. Jia Bei diris, ke pasinte vojaĝo de ĉinoj al orienta Eŭropo plejparte celis komercan esploron aŭ partoprenon en ekspozicio, nun pli kaj pli da ĉinoj venas por turismo, kaj la nombro de ĉinaj turistoj egalas tiun de ĉinoj, kiuj venas por komerca esploro.

Kiam ĉinoj vojaĝas al fremdaj landoj, pli kaj pli da rusaj kaj orient-eŭropaj turistoj venas al Ĉinio. Ĉinio estas unu el la landoj, preferataj de rusanoj, ankaŭ la 3-a granda turisma celo por Rusio. Rusanoj, kiuj vivas en landlimaj urboj, venas kun diferencaj celoj, ekzemple ripozado, aĉetado, kuracado, travivado en semajfino kaj ferioj, kaj rusanoj, kiuj vivas en Eŭropo, preferas vojaĝi al Ŝanhajo, Suzhou, Hangzhou kaj Pekino. Cetere, ĉina insulo Hainan estas fama pro plaĝo por rusanoj.

Por turistoj de orient-eŭropaj landoj, Ĉinio posedas abundajn resursojn. Eva Uherova, direktorino pri merkato sub slovaka turisma buroo, diris:

"Por turistoj de Slovakio, Ĉeĥio, Pollando kaj Hungario, Ĉinio estas ĉarma. Multaj turismaj agentejoj havas rilatojn kun Ĉinio en turismo, kaj tio estas pli kaj pli ĝenerala."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto