Vizitu Forumon

Turismaj merkatoj de Ĉinio kaj orient-eŭropaj landoj en pasintaj dek jaroj

(GMT+08:00) 2012-10-18 08:27:11


( Kremlin)

La pliiĝo de nombro de turistoj profitas de multiĝo de duflanka kontakto inter Ĉinio kaj Rusio, kaj tiu inter Ĉinio kaj landoj mez-eŭropaj kaj orient-eŭropaj. Ĉinaj gvidantoj vizitas Rusion kaj orient-eŭropajn landojn ĉiujare. De la jaro 2006 Ĉinio kaj Rusio respektive okazigis aktivadon pri "jaro de lando" en sinsekvaj jaroj. Pli kaj pli da ĉinaj entreprenoj faris investon en Rusio kaj orient-eŭropaj landoj. en 2004 komenciĝis rekta aviada linio inter Ĉinio kaj Hungario kaj en 2012 komenciĝis rekta aviada linio inter Ĉinio kaj Varsovio.

Aliflanke, konstruado de mekanismo pri turisma kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio, kaj tiu inter Ĉinio kaj orient-eŭropaj landoj rekte stimulis pliiĝon de nombro de ĉinaj turistoj al la landoj. Nun Ĉinio sankciis 140 landojn kaj regionojn kiel turismajn celojn por ĉinoj, inter ili 111 estis plenumataj, ĉi tiuj landoj praktikas oportunajn rimedojn por ĉinoj. Jia Bei, direktoro pri eŭropaj kaj aziaj flankoj sub la agentejo Hongda, konigis:

"En la kuranta jaro, Kroatio, Bulgario, Albanio kaj aliaj landoj komencis la rimedon, ke se ĉinoj posedas ŝengenan vizon, ili povas esti permesitaj eniri la landojn, pro tio varmiĝas turismo en Balkana Duoninsulo."

En kunlaboro kun lokaj turismaj agentejoj de orient-eŭropaj landoj, Jia Bei sentis, ke ili pli kaj pli multe komprenas bezonon de ĉinoj kaj kunlaboro estas pli kaj pli glata. Ŝi diris:

"Ili aranĝas loĝadon, veturadon kaj gvidan servadon laŭ bezonoj de ĉinoj, ĉar la turisma merkato por ĉinoj estas granda kaj plena de perspektivo."

Shang Li vojaĝis al Ĉeĥio, Pollando kaj Hungario, nun ŝi atendas, ke frue maturiĝos linioj de orient-eŭropaj landoj en Balkana Duoninsulo, ĉar ŝi volas vojaĝi al Kroatio, Rumanio kaj Albanio. Same kun multaj ĉinoj, kiuj naskiĝis en la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, Shang Li estis emociata kaj influata de malnovaj filmoj de orient-eŭropaj landoj.

"Se mi havas ŝancon, mi certe vojaĝos al landoj en Balkana Duoninsulo. En mia infaneco, mi spektis multe da albanaj filmoj, la ĉefroloj tute estas ĉarmaj. "


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto