Vizitu Forumon

La vivo de s-ro Ye Nianxian en sia kvardrata korteto

(GMT+08:00) 2012-10-15 17:57:50
Ja pro la helpo de amikoj kaj kolegoj, la korteto beliĝis el malordema "anaso" al enviinda "cigno". Tempo pasis, nun en la korteto radias vigleco en amika etoso, esperantistoj regule kunvenas por babilado tie. Vicprezidanto de Pekina Esperanto-Asocio sinjoro Wang Yanjing tenas apartan senton al la korteto:

"En la komenco ni malfacile disvolvis esperantan agadon, aparte de tio, ke nenie troviĝas por bonvenigi fremdlandajn esperantistojn. Sinjoro Ye proponis, ke la fremdaj vizitantoj povas veni al lia korteto. Inverse, fremdlandanoj deziras viziti la pekinan kvadratkorton. En sia gastĉambro stokiĝas multe da libroj kaj li mem receptis je kapsikaj vinoj. La paroltemo ofte tuŝas kulturon. Tial ĉiufoje ni kunsidas tie kvazaŭ ĉeestus al akademia salono. Ne elkalkuleblas, ke kiom da fojoj mi festenas tie, kun kiom da boteloj da vino."

( La domo estas plena de diversaj interesaj objektoj, sed laŭ s-ro Ye, malmultekostaj. )

La malferma etoso regas la korteton. Ja pro la toleremo kaj malkaŝemo de sinjoro Ye, la korteto sajnas ne tiom malgranda.

"Homo devas vivi en plezuro kaj sin amuzi. Necesas interkomuniki inter homoj. Neniaĵo estas kunportita ĉe la naskiĝo, kaj neniaĵo estas forportita ĉe la morto. Do vidu, ĉe mi nenio estas multekosta."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto