Vizitu Forumon

Hou Zhiping kaj Lia Fotilo

(GMT+08:00) 2012-10-16 17:33:59

"Kara lernejestro, karaj instruistoj, elkoran dankon pro via diligenta kulturado. La honoron de la patrinlernejo ni persiste konservu, kaj viaj vortoj restu por ĉiam en nia memoro…"

Kiam Hou Zhiping frekventis mezlernejon, fotilo ankoraŭ ne estis tre populara por ordinaruloj. Sekve la bildoj de la tiama vivo senforme disŝvebis de li.

Sopirante pri siaj malnovaj samklasanoj, post 50 jaroj Hou Zhiping, la tiutempa estro de la klaso, lanĉis renkontiĝon de la kunlernintoj. Lia lanĉo, neatendite, trovis entuziasman respondon. Baldaŭ vidonte ilin, Hou Zhiping ne povis endormiĝi de ekscitiĝo.

"Ĝuste post 50 jaroj, nome en la jaro 2007, ni difinis rendevuon al ni en la patrinlernejo. La rendevuo vere emociis nin: multaj kunlernintoj jam estas ne konataj, multaj kunlernintoj kaj instruistoj jam forpasis. Mi faris grandnombrajn fotojn, ĉar la figurojn de miaj kunlernintoj mi devis registri en mia memoro…"

Li multege fotis por malnovaj samlernintoj kaj malnovaj amikoj, kompreneble ankaŭ por Wujiang, la hejmloko de Hou Zhiping, la antikva urbeto havanta la historion de 1 700 jaroj, la loko, kie konserviĝas stratoj pavimitaj per ŝtonaj platoj, oldaj muroj de korto, palafitoj, kaj malnovaj domoj tegoltegmentitaj. Tie homoj kvazaŭ vivus ĉe galerio de pentraĵoj.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto