Vizitu Forumon

Hou Zhiping kaj Lia Fotilo

(GMT+08:00) 2012-10-16 17:33:59

Ekde la jaro 2011, kiam Hou Zhiping prenis fotilon, li jam afiŝis pli ol mil fotojn en la fotografia retejo Ĉina Reto, kaj la musklakada kvanto por liaj fotoj atingis 1,72 milionojn da fojoj. En lia fotalbumo estas petolaj katoj, vintraj birdoj disvolvantaj la flugilojn, flugantaj paroj da libeloj… el tiuj belaj bildoj oni povas senti la amon de Hou Zhiping pri la naturo kaj la bela vivo.

"Fotado estas peniga laboro. Fotanto devas porti pezajn fotilon kaj stativon. Li kelkafoje ascendas montojn kaj vadas en akvoj. Somere li devas elteni varmegon; vintre li ne povas ne akcepti froston; en la neĝa vetero li nepre gardas sin kontraŭ falo, sed ĉio ĉi tio ne povas malhelpi la pasion de fotanto pri fotado. Fotado jam fariĝis grava konsistiga parto de mia vivo post la emeritiĝo, ĉar en ĝi mi sentas ĝojon kaj feliĉon."

Dum la vojaĝado Hou Zhiping fotas multe, sed lia fotado celas ĉefe al la Esperanto-Movado. En diversaj Esperantaj kongresoj kaj aktivecoj ĉie troviĝas lia figuro, kiu fotas tie kaj ĉi tie.

"Dum mia vivo mi studas la historion de la Esperanta movado, tial kiam ĉe mi okazas aktivado de esperantistoj, mi nepre registras ĝin per mia fotilo. En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento mi komencis konservi fotojn de la ĉina Esperanta movado, por eldoni fotalbumon pri la 100-jara historio de la ĉina Esperanta movado. Nun, la albumo jam eldoniĝis."

Xiong Linping


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto