Vizitu Forumon

Ĉinio kontribuas al konstruado de elektroprovizaj instalaĵoj en Pakistano

(GMT+08:00) 2012-10-23 18:08:43

La nesufiĉeco de elektroprovizo multe ĝenis la ekonomian disvolviĝon de Pakistano. En la pasintaj dekoj da jaroj multaj ĉinaj kompanioj konstruis hidroelektrajn centralojn kaj transformatorajn substaciojn en Pakistano kaj ludis tre gravan rolon por mildigi la elektroprovizan krizon. La ĉina firmao Huazhong-a Limigita Kompanio de Elektroprovizo kaj Internacia Komerco komencis sian kunlaboron kun Pakistano en la 1990-aj jaroj kaj gajnis laŭdon de diversaj rondoj de la lando.

Geng Jialing, asistanto de ĝenerala direktoro de Huazhong-a Limigita Kompanio de Elektroprovizo kaj Internacia Komerco, ĝenerala delegito de la oficejo de la kompanio en Pakistano, diris, ke la kompanio plenumis multajn konstruojn, kaj pro la bonkvaliteco kaj rapida progreso la kompanio gajnis laŭdon de la konstruigantoj kaj ricevis bonan reputacion. "Tiam mi sola restis en triba regiono kaj okupiĝis pri akcesoraj konstruoj de hidroelektra centralo. Mi invitis specialiston por konsultado pri la kvalito. Komence li estis tre serioza, tamen post kiam li tralegis nian formularon, li diris al mi, ke tute estas ekster lia supozo, ke mi pretigis ĉion necesan. Li promesis subskribi ĉiujn formularojn prezentitajn de mi. Tio signifas, ke niaj konstruaĵoj povas esti liberaj de kontrolo."

Parolante pri spertoj de la kompanio, Geng Jialing diris, ke ili laboras konscience kaj emfazas la gravecon de bonkvaliteco kaj prestiĝo. Krome, ĉiuj laboristoj de la kompanio respektas la religian kredon kaj nacian kulturon de Pakistano. Tio estas la ĉefa faktoro de la sukceso de la kompanio en Pakistano. "Unue, ni tre respektas la nacian kulturon de Pakistano, ĉiujn niajn klientojn, lokan folkloron kaj niajn kunlaborajn partnerojn, kaj due, ni rigardas la konstruigantojn kiel diojn. La klientoj konfidis la konstruojn al ni, kaj ni devas labori kun tre respondeca sinteno kaj plenforte klopodi por kontentigi la klientojn."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto