Vizitu Forumon

Ĉinio kontribuas al konstruado de elektroprovizaj instalaĵoj en Pakistano

(GMT+08:00) 2012-10-23 18:08:43

Geng diris, ke same kiel multaj ĉinaj entreprenoj ankaŭ la pakistana oficejo de Huazhong-a Limigita Kompanio de Elektroprovizo praktikas ĉelokan strategion. Ĝi ne nur donas al pakistanaj dungitoj la platformon montri siajn talentojn, sed ankaŭ zorgas pri multaj detaloj por ke ili sentu varmecon de la kompanio. "En nia oficejo laboras pli ol 20 pakistanaj dungitoj 4-oble pli multe ol la ĉinaj, kaj ili respondecas pri efektivigo de diversaj programoj. Ni ne nur liveras al ili bonan salajron, sed ankaŭ donas al ili la spacon de disvolviĝo. Multaj el ili ricevis inviton el pli grandaj firmaoj, tamen ili ne volas foriri. Tio signifas, ke nia kompanio estas alloga por ili. Ni respektas ilin, kaj ili respektas nin. Temas ne nur pri salajro, sed ankaŭ respekto. Ni liveras al ili bonan platformon por ilia disvolviĝo, kaj pro tio ili estas tre kontentaj. Ni scias la naskiĝtagon de ĉiuj niaj laborantoj, kaj aranĝas por ĉiu naskiĝtagan festenon."

Geng diris, ke li venis al Pakistano jam 8 jarojn, kaj Pakistano ankoraŭ ne povas solvi la problemon de la nesufiĉeco de elektroprovizo. Kiel unu el entreprenoj sub la Ŝtata Elektroenergia Reto de Ĉinio Huazhong-a Limigita Kompanio de Elektroprovizo havas multajn avantaĝojn kaj povas helpi al Pakistano plej efike utiligi elektroenergion. "Pakistano havas riĉajn hidroelektrajn resursojn, tamen la ekspluato restas malforta ĉefe pro la manko de monaj rimedoj. Se tiuj resursoj estos plene utiligitaj, kiel unu el entreprenoj de la Ŝtata Elektroenergia Reto nia kompanio sendube povas helpi per tutmonde avangarda tekniko al Pakistano starigi instalaĵojn por transmisii la elektroenergion de la nordokcidenta montatara regiono al mezaj kaj sudaj urboj, al kiuj mankas elektroenergio. Mi opinias, ke tio estas nia devo, kaj ni havas apartajn avantaĝojn teknike, finance aŭ aliflanke, tial ni tre volas konduki al Pakistano progresintan administron kaj freŝajn teknikojn de la Ŝtata Elerktroenergia Reto, entreprenante tiujn konstruojn."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto