Vizitu Forumon

Sansha—la plej juna urbo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-10-30 10:03:48

Ĉinio plej frue eltrovis la insulojn de la suda maro kaj ekplenumis la suverenecan jurisdikcion super ili kun la marperiferio. En 1959, la Popola Respubliko de Ĉinio establis oficejojn respektive en insularoj Xisha, Nashan kaj Zhongsha sub la Hainan-a Administra Regiono, kiu fariĝis provinco en 1988, kaj la oficejoj konsekvence submetiĝis en la provinco Hainan.

Nun en la nova urbo Sansha troviĝas nur 3 500 registritaj loĝantoj kaj 25 mil migrantoj, multe loĝantaj en Yongxing-insulo, Shi-insulo, Jinyin-insulo, Shenhang-insulo, Zhongjian-insulo kaj Dong-insulo. La urba magistro ja sidas en Yongxing-insulo aeranta 2.13 kvadratajn kilometrojn.

Yongxing-insulo formiĝas de koralaj rifoj, estas plej granda insulo inter la insularoj de suda maro, kun abundo da resurso en fiŝkaptado kaj konservo de granda kvanto da petrolo kaj gaso. Ĝi do sendube estos politika kaj ekonomia centro de la tri insularoj Xisha,Zhongsha kaj Nansha.

Piedirante sur la insulo Yongxing, oni kvazaŭ promenas en tropika botanika ĝardeno, videblas ĉie koksopalmoj, prunujoj, kanaoj, strofantoj kaj aliaj tropikaj plantaĵoj. Kvankam negranda, la insulo tamen estas perfekte instalita: en la nomitaj stratoj Beijinglu kaj Hainanlu, orde viciĝas poŝtoficejo, hospitalo, biblioteko, bankoj, restoracioj, hoteloj, bierdomoj, rostadbufedoj kaj supermerkatoj ombritaj de verdaj plantoj ĉe ambaŭflankoj de la stratoj. Trovigas plej suda poŝtoficejo de Ĉinio en Beijing-strato, kie probable tre karas la poŝtstampo. Estas pli bone anticipigi la subskribon sur la poŝtkarton aŭ leteron kaj sendi ilin tuj post atingo ĉe la insulo, tial la proviantŝipo povas forporti la poŝtaĵojn en sia reveno, alie, ili estus forsendita unu monaton poste, pere de la sekvanta ŝipo.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto