Vizitu Forumon

Sansha—la plej juna urbo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-10-30 10:03:48

Sur la insulo ĝueblas frandaĵoj de marnutraĵoj sed mankas viandoj kaj freŝaj legomoj kaj fruktoj. Ĉar estas malfacile kreskigi agroplantaĵojn sur la insulo konsistanta el koralaj rifoj sur kiu kreskas nur koksopalmoj kaj Ceodes grandis. La proviantŝipo do fariĝas la plej ŝatata veturilo. Kutime, alvenas la proviantŝipo en ĉiu 25-a tago inter Qinglan-haveno de la urbo Wenchang kaj Yongxing-insulo post 17-hora veturado. Krom la pasaĝeroj, la ŝipo ŝarĝas sin per grandkvanto da grenoj, legomoj kaj fruktoj, viandoj kaj aliaj diversaj ofertaĵoj. Albordiĝante, la ŝipo donas spektaklon al la insulo, oni ĝoje alkuras el ĉiu direkto por elŝipigi la varojn. La ŝipo restas en la insulo du tagojn, kaj forportas la poŝtajojn, maraĵojn, eluzitajn konstruajn meterialojn eksteren.

Se okaze de malica vetero kia tajfono, la provianta ŝipo ne povas albordiĝi, oni povas provizi sin nur per konservaĵoj. De 20 jaroj antaŭe Garnizantaj soldatoj kaj insulanoj kune kreis spektaklon, ke miloj da ili surdorse portis po sakon da tero el Hainan-insulo por konstrui agraron. Oni mikse kirlis la alportitan teron kun la korala cindro kaj la koksŝelo, tiel ke ili transiĝis al organika tero. Oni plantis sur la transformita agraro kapsikon, melogenon, ŝaloton, ajlon kaj tiel plu, la verdaj legomoj ĝojige kreskas sub la atentema kultivado.

La nura vilaĝo sur la insulo estas Yongxing-vilaĝo loĝata de 150 fiŝistoj. Ili loĝas en kabanoj memkonstruitaj. 33-jara fiskaptisto Huang Liangshan devenis de Wenchang, sed eklaboris kiel fiŝkaptisto en sia aĝo de 19, tiam li sekvis parencojn alvenis al Yongxing-insulo kaj sin setletis tie. Li havas filinon sesjaran, kiu tamen vivas ĉe geavoj en Wenchang, pro tio, ke en la insulo ne estas lernejo. Huang Liangshan deziras, ke li loĝos en solidaran domon sur la insulo, kaj la filino vizitos lernejon de la urbo Sansha.

La urbo Sansha donas esperon al la insulanoj. Same kiel Huang Liangshan, sinjoro Huang Yaojian, kiu longtempe fiŝkaptas ĉirkaŭ la Antilopa-rifo de Xisha-insulo, deziras, ke la urbo entreprenu turismadon sur la Antilopa-rifo. Li malkovris, ke estas laguno sur atoleto de Yongle-atolo, en la laguno belas la koraloj kun koloraj fiŝoj naĝantaj ĉirkaŭe. Li diris, ke tiam li fariĝos ĉiĉerono, kaj pandonos al li gvidi turistojn kiel kapti fiŝojn.

Vesperiĝas, komenciĝas la nokta vivo de la insulo Yongxing. Biero, rostado, marnutraĵoj… insulanoj plezuras en la agrabla vivo dank` al la produktiva maro.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto