Vizitu Forumon

Tibeta vilaĝa kuracistino Niu Fengying

(GMT+08:00) 2012-10-31 08:59:07

"Ĉi tie mi laboras longe, la vilaĝanoj fidas min, respektas min. Somere la legomoj prenataj de mi estas donitaj de vilaĝanoj. Estas ofta afero, ke ili vizitas min pro malsaneco kun legomoj."

Ĉar tiel intimante kun la vilaĝanoj kiel kun gefratoj, Niu Fengying tre zorgas pri la vilaĝanoj, precipe pri tiuj, kiuj malsaniĝas. Tiuj vilaĝanoj, kies familio estas malriĉa, ne volas iri al gubernia hospitalo por kuracado, sed al la kliniko de Niu Fengying, ĉar ĉe ŝi ili povas esti kredite kuracataj. Iafoje Niu Fengying helpas tiujn vilaĝanojn, kiuj estas tre malfacilaj en ekonomio, ekzemple ŝi pagas medikamentojn por ili.

"Loĝantoj de la vilaĝo povas esti kredite kuracataj. Kiam ili havos monon, ili repagos al mi. Se la repago ne venas, do mi mem devas repagi anstataŭ ili. Ĉiujare mi devas malprofiti almenaŭ kvin aŭ ses cent juanojn, en iuj jaroj eĉ pli ol mil juanojn."

Qiu Shihua estis la unua akuŝitino akceptita de Niu Fengying. En 1990, post kiam Niu Fengying alvenis la klinikon, pli ol 20 jarojn aĝa ŝi jam estis akuŝistino. Ĉar ŝi mem estas virino, ŝi donas pli da zorgoj kaj amo al akuŝantinoj. Ŝi atentigas ilin al regula ekzameno pri gravedeco, ĉe la akuŝado donas al ili zorgojn, kaj post ilia akuŝiĝo helpas ilin en la revigligo. De 1990 ĝis 2007 Niu Fengying akuŝigis ĉiujn akuŝantinojn de la vilaĝo Xijitan, danke al ŝi, pli ol 300 novenaskitoj venis al la mondo.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto