Vizitu Forumon

Tibeta vilaĝa kuracistino Niu Fengying

(GMT+08:00) 2012-10-31 08:59:07

En la jaro 2007 la registaro proponis, ke la akuŝantinoj iru al hospitalo por akuŝiĝo, de tiam Niu Fengying retiriĝis de la laboro de akuŝigo kaj sin turnis al ĝenerala kuracado. La vilaĝo Xijitan sin lokas sur altebenaĵo, vintre malvarmumo ofte okazas. Tial Niu Fengying estas okupita, ĉiutage ŝi faras kuracadon por 20 aŭ 30 malsanuloj.

"Vintre, mi ne havas tempon por tagmanĝo, kelkafoje eĉ por iri al necesejo. Vere okupite. Aĉetantoj de medikamentoj, petantoj de injekto, maljunuloj postulantaj mezuri sangopremon, ili venas, mi okupiĝas."

Tiam alvenis poŝtelefona alvoko, konektinte, Niu Fengying faras komunikon kun paciento en la dialekto. Ŝi diris, ke ĉiutage tia telefonado estas sennombra; ŝi ne kuraĝas malkonekti la poŝtelefonon, timante ke urĝa paciento preterpasu sian malsanecon ĉe ŝi.

Influate de sia patrino, la filo kaj filino de Niu Fengying elektis fakon de medicino. Ĉi-somere la filo diplomiĝis el Medicina Lernejo en Shangqiu, Henan. Rekomendite de Niu Fengying, la filo venis al la kliniko de Xijitan por tie labori. Ŝi esperas, ke la filo daŭrigos ŝian laboron.

Xiong Linping


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto