Vizitu Forumon

Kunlabora medicin-servo favoras tibetanojn en Qinghai

(GMT+08:00) 2012-11-01 17:03:23

Laŭ konigo de Dorje Rinchen nun la karto faciligas kuracadon de la tuta familio. Kiam la familianoj estas malsanaj, ili povas tuj viziti hospitalon kaj pro tio la malsano povas esti senprokraste kuracata. Dorje Rinchen diris,

"Nun tio estas pli oportuna, kaj la kuracistoj ankaŭ estas tre simpatiaj. Tiu politiko estas pli bona, tial la vivo de ĉiuj popolanoj estas ankaŭ tre bona."

Wang Huisheng diris, ke post plena plenumo de novtipa medicina servo en la kamparo, la medikamentoj de la vilaĝa hospitalo estis rete aĉetataj por redukti la ĉirkulajn kostojn kaj malaltigi la prezon, tial la elspezo de kamparanoj plimalmultiĝis.

"Post la plenumo de la sanserva reformado, niaj medikamentoj estas aĉetitaj el la reta aĉetejo de la provinco Qinghai laŭ la ŝtata regularo. Antaŭe la kostoj de la medikamentoj estis ekstreme alta, kaj nia hospitalo altigis la prezon je 15% por la profito. Nun ni nuligis la kostan diferencon inter aĉetado kaj vendado kaj reduktis la koston de bazaj medekamentoj ĝis sufiĉe malalta nivelo. La redukto estas almenaŭ 20% kaj maksimume 50%. Tial sekve de la malaltiĝo de la kosto, ankaŭ reduktiĝis la elspezo de la pacientoj."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto