Vizitu Forumon

Kunlabora medicin-servo favoras tibetanojn en Qinghai

(GMT+08:00) 2012-11-01 17:03:23

En 1a de septembro en ĉiuj medicinaj establoj de la provinco Qinghai komenciĝis la modelo de "servo sen antaŭpago" sub la novtipa medicina kunlabora servo. La malsanuloj donas sian karton al la medicina establo, kaj tiel ili povas ricevi kuracadon sen antaŭpago. Elhospitaliĝinte ili nur bezonas pagi la individuan elspezon, kaj kromaj elspezoj jam estas repagitaj de la sanasekuro kaj la novtipa medicina kunlabora servo. Ĝenerale la malsanuloj povas ricevi la repagon de ĉirkaŭ 80% aŭ 90% de la tuta kosto. Do la malmulta pago estas akceptebla por multaj pacientoj.

74-jara tibeta terkulturisto estas regula kliento de la vilaĝa hospitalo de la gubernio Guide en la regiono Hainan, ĉar li suferas pro kardiopulma  malsano, la ofta kronika malsano en la altenbenaĵa regiono, kiu ofte kaŭzas krizon en la aŭtuno kaj vintro kaj kies suferantoj ne povas esti komplete resanigitaj. Tial la maljunulo Zhang evidente devas regule viziti la hospitalon kaj ricevi kuracadon en hospitalo. Ĉiumonate Zhang restas en la vilaĝa hospitalo por ĉirkaŭ 6 aŭ 7 tagoj. Ĉar li estas maljunulo sen familianoj, kaj danke al la nova politiko li povas ricevi repagon de ĉirkaŭ 95% de la elspezo.

"Nun ni povas ĝui la sanservon sen antaŭpago. Mi ricevis la repagon de 95% de la elspezo. Antaŭe mi devas pagi al la hospitalo pli ol 100 juanojn antaŭ la enhospitaliĝo, tamen nun nur dek kaj kelkajn juanojn. La politiko estas tre bona, kaj mi tre ĝojas. Nun se mi sentas min eĉ iom malsana, mi tuj iros al la hospitalo. Tio estas certe tre bona por mi."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto