Vizitu Forumon

Junaj deligitoj por la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2012-11-08 09:27:07


(Xing Lei)

En la pasintaj 3 jaroj Xing helpis la vilaĝon marŝi al riĉiĝo. Marte de 2010 por ke la vilaĝanoj fondu la fazankulturan bazon, li akiris la nacian interezprovizan prunton kaj dungis teknikistojn. Ĝis fino de la jaro pli ol 3 miloj da fazanoj estis venditaj kaj la 3 partneroj ricevis puran enspezon de pli ol 90 miloj da juanoj. Tiujare li fariĝis la sekretario de la vilaĝa komitato de KPĈ. Sub gvido de la nova estro, la vilaĝo jam atarigis 5 karakterikulturajn bazojn kaj la enspezo de la vilaĝo jam atingis 3 milionojn da juanoj. En januaro de 2011 la vilaĝo estis elektita kiel la plej feliĉa vilaĝo de Ĉinio.

Laŭ statistiko nun estas pli ol 212 miloj da vilaĝaj administrantoj diplomiĝintaj el universitato en pli ol 1/3 da administraj vilaĝoj de la tuta lando. En la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ aperas 4 el ili. Tio ankaŭ estas la unua fojo en la historio de la Tutlanda Kongreso de KPĈ. Profesoro de la Partia Lernejo de la Centra Komitato de KPĈ, Xin Ming, analizis la profundan signifon de la fenomeno.

"Unue ili estas la grupo el la bazo kaj maturiĝas en bazo. Ili povas rekte reflekti la postulojn kaj montri la volojn de la bazo. Krome, ili estas tre junaj. Por KPĈ, la partio kun historio de 90 jaroj, la daŭrigo de vigleco kaj vivforto dependas de la junuloj. Ni ofte diris, ke junuloj estas la venonteco. En la lastaj jaroj ŝanĝiĝis la partia strukturo, pli multiĝis la junaj membroj malpli ol 35-jaraĝoj. La avangardaj membroj kaj eminentaj personoj fariĝis deligitoj de kongresoj de la partio. Tio povas pli bone teni kaj plue daŭrigi la viglecon kaj vivforton de la partio.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto