Vizitu Forumon

Junaj deligitoj por la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2012-11-08 09:27:07


(Fu Wentao)

Laŭ nekompleta statistiko ekzistas almenaŭ 36 deligitoj naskitaj en la 1980aj jaroj en tiu ĉi kongreso. La nombro kreskis je pli ol 70% kompare kun tiu en la lasta kongreso. Kaj plue multiĝis la deligitoj el bazo kaj antaŭa pozicio, inter ili ankaŭ kernaj teknikistoj, kiuj respondecas pri gravaj teknikaj projektoj. Estis unu el ili Fu Wentao, submara navigisto de la ĉina mem-farita batiskafo "Jiaolong". Li naskiĝis en 1982 kaj estis membro el la unua grupo de submaraj navigistoj, kiuj estis publike elektitaj kaj trejnitaj per propra tekniko. Junie de tiu ĉi jaro en la oceana tranĉeo Mariana la ĉina profundmara batiskafo Jiaolong atingis la profundecon de 7 062 metroj kaj rimarkis riĉan biodiversecon kaj geodiversecon ĉe la mara fundo. Post multjara klopodo, Fu spertis de ordinara studento al eminenta navigisto.

"La ĉefa navigisto respondecas pri ĉiu regado de la batiskafo "Jiaolong" kaj sendube estas la plej grava por plenumi submaran navigon. Mi sentis grandan feliĉon, ĉar en la tuta mondo estas nur 11 homoj, kiuj povas submariĝis ĝis la profundeco de 7 000 metroj, kaj mi estas unu el ili. La konfido al la profesio estas ne anstataŭebla. Mi esperas, ke pli multaj eminentuloj povas partopreni en la nacia afero pri submara navigo."

Por la junaj deligitoj partopreno en la Tutlanda Kongreso de KPĈ signifas epokan respondecon. Oni multe atendas, kian penson ili kunportas al la kunveno.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto