Vizitu Forumon

Alilanda komerceja mastro en pekina strateto

(GMT+08:00) 2012-11-21 16:03:04

"Multaj desegnaĵoj havas rilaton kun mia vivo, eble la homoj, aferoj mi konas. Multfoje, mi ne komprenas la perfektajn pekinajn frazojn, do mi demandis pri iliaj signifoj. Kiam mi trovis ke ili estas tre interesaj, mi adiciis la kreadon en miaj desegnaĵoj. Fakte miaj desegnaĵoj estas kunfandiĝoj de ĉinaj kaj okcidentaj aferoj, niaj desegnoj estas simplaj, multaj desegnoj el ili estas desegnataj de junaj ĉinaj desegnistoj, mi ankaŭ faras desegnadon, ekzemple Gong Bao Ji Ding (fama plado de Ĉinio). La inspiroj tute venas el mia ĉiutaga vivo. La produktaĵoj de mia marko reprezentas Pekinon en fremlandanaj okuloj."

Kiam Jiang Senhai venis en Ĉinion, li nur estis 20-jara, li komencis sian turismon kiam li estis 17-jara, li iris al Ameriko, Sud-Afriko kaj Hindio. En la jaro 1993, li unua-foje atingis Ĉinion kaj fariĝis instruisto de angla lingvo. En Ĉinio, li iris al la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio kaj Ŝanhajo. En 2003, li transloĝiĝis en pekinan strateton kun sia familio.

"Komence en la strateto ne estis tiel multaj komercejoj, mi malfermis la unuan komercejon kaj starigis mian propran markon. Poste, pli kaj pli multaj homoj venas por malfermi kreadan komercejon kaj la strateto fariĝas pli kaj pli populara. Dum semajfino, la strateto estas plena da homoj."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto