Vizitu Forumon

Alilanda komerceja mastro en pekina strateto

(GMT+08:00) 2012-11-21 16:03:04

Jiang Senhai opinias, ke stratetoj estas animo de malnova Pekino, kreado estas karakterizaĵo de nova Pekino, por bone kunligi la duflankajn bezonojn li elpensis multajn interesajn rimedojn.

"En la strateto, ni faris multajn modelinajn prezentadojn, kun modernaj muzikoj, la modelinoj iris tien kaj reen en strateto. Multaj homoj venis kaj spektis, estas tre interese. Ni ankaŭ organizis kulturajn festojn kunlabore kun strata oficejo. Niaj servantoj estas onklinoj, ni ne bezonas junulinojn, ili ĉiuj estas najbaroj."

La tri filinoj de Jiang Senhai tute loĝas en Pekino, li esperas, ke liaj filinoj povas lerni en Pekino kaj plej multe koni Ĉinion, krome li diris al nia raportisto, ke li adoptis ĉinan infanon.

"Mi volas fari bonajn aferojn, la ĉina infano havas tri pli aĝajn fratinojn, ŝi estas tre feliĉa kaj interesa. Nia unua filino estas mestizo, ili ŝajnas tre diferencaj, mi opinias, ke ili similas al UN."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto