Vizitu Forumon

Ĉinaj entreprenoj aktive partoprenas en monda konkurenco

(GMT+08:00) 2012-11-29 14:24:27

Sekve de integriĝo de monda ekonomio, pli kaj pli da ĉinaj entreprenoj marŝas eksteren, serĉas komercajn ŝancojn kaj aktive partoprenas en monda konkurenco. Lastatempe raportistoj de ĈRI faris intervjuon al kompanio Ĉina Suda Avikompanio, grupo Skyworth, kompanio TCL kaj korporacio ZTE.

La Ĉina Suda Avikompanio estas la plej granda en Ĉinio, ĉu laŭ kvanto de aviadiloj servantaj, ĉu laŭ nombro de pasaĝeroj jare transportitaj, ĉu laŭ multeco de aerlinioj. En 2005, la kompanio elmetis la strategian celon konstrui internaciskalan ret-aerkompanion, kaj komencis la vojon de intensa evoluado. Pasintece, la aviadiloj de la kompanio flugis de punkto al punkto, sed de 2005 ili flugas ĉirkaŭ aviadaj nodoj. En 2010, la kompanio klare elmetis konstrui la 4 nodojn en Kantono, Pekino, Urumĉio kaj Chongqing, kaj metis transitan stacion en Aŭstralio kiel breĉon de strategia transformiĝo. Julie de la kuranta jaro, malfermiĝis la linio de Kantono al Londono, tial formiĝis du ventumilformaj linio-retoj en Eŭropo kaj Oceanio, kaj la nodo en Kantono estas la ligpunkto, kaj formiĝis la aerponto "Kantona Vojo", kiu ligas Eŭropon, Azion kaj Aŭstralion. Tio markas, ke la kompanio Ĉina Suda Avikompanio paŝis je gravan paŝon en la konstruado de internacia kaj en aktiva partopreno en internacia konkurenco.

Sinjorino Chen Huilin, altnivela direktoro de la kompanio pri ekstera vendado, esprimis, ke la kompanio senĉese altigas nivelon de administro kaj servo por kontentigi bezonon de klientoj. Ŝi diris:

"Nia servo kovris ĉiujn flankojn de la ĉebileta biletaĉeto ĝis la enaviadila laboro. Februare de la kuranta jaro ni unuafoje varbis aŭstraliajn servantojn, kiuj liveris pli bonan servon al fremdaj klientoj."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto