Vizitu Forumon

Ĉinaj entreprenoj aktive partoprenas en monda konkurenco

(GMT+08:00) 2012-11-29 14:24:27


(Produkto de kompanio TCL)

Laŭ statistiko, en 2011 la kompanio transportis 80,68 milionojn da pasaĝeroj kaj la transporta kvanto okupis la unuan lokon en Azio, la trian lokon en la mondo kaj la unuan lokon en Ĉinio en sinsekvaj 33 jaroj. Ĝis septembro de la kuranta jaro, la kompanio sekure flugis 10 milionojn da horoj, sekure transportis 600 milionojn da pasaĝeroj.

La grupo Skyworth estas unu el la tri grandaj ĉinaj entreprenoj pri koloraj televidiloj. Liu Haipeng, direktoro pri tekniko, diris, ke tekniko estas ŝlosila por konkurenci en fremdaj merkatoj.

"Se viaj teknikoj ne estas potencaj, konsumantoj ne interesiĝas pri viaj produktoj. Produktoj kun alta prezo kaj malforta tekniko malfacile vivas. Fake, nur la produktoj, kiuj vere eniris en la detalan merkaton, posedas altan teknikon."

Kompanio TCL estas la ĉina plej granda grupo pri elektronikaj produktoj. En 1999, TCL komencis sian internacian vojon. Ĝi propagandis proprajn markojn en novaj merkatoj kaj aĉetis maturajn markojn en eŭropaj kaj amerikaj merkatoj. Nun TCL estas gvidanto de ĉinaj entreprenoj sur la vojo internaciiga.

Nun TCL instalis esplorajn ĉefstabejojn kaj filiojn en Ĉinio, Usono, Francio, Singapuro kaj aliaj landoj, posedas prosimume 20 prilaborajn bazojn en Ĉinio, Pollando, Meksiko, Tajlando kaj Vjetnamio. En 2011 la enspezo superis 60,8 miliardojn da juanoj.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto