Vizitu Forumon

Novaj gustoj el malnovaj markoj de Wuxi

(GMT+08:00) 2012-12-06 16:43:32

Kuiristo Wang Jiandong laboras en Sanfengqiao 17 jarojn. Li emociplene diris, ke dum sia multjara kuirado, li travivas plej malfacilan tempon esti kuiristo por la manĝfoiro.

"Ni devas krei novan guston bazitan sur la malnova gusto por postulemaj nuntempuloj. Grave estas, ke la manĝaĵoj estu sanigaj, puraj, sendanĝeraj kaj nutraj, krome la prezaro estu modera. Tio estas nova defio kaj ankaŭ nova komenco."

En la manĝfoiro de Sanfengqiao, ĉiu manĝanto povas senti la stilon de malnova Wuxi: zigzaga ponteto, desegnitaj krad-fenestroj, verdaj bambuoj kaj helruĝaj persikfloroj, eĉ la loĝioj estas titolitaj per la nomoj de antikva Wuxi. Densa suda stilo perceptigas la klasikan kulturon de la centjara Sanfengqiao, des pli la plibonigitaj Wuxi-pladoj frandigas vizitantojn.

En la urbocentro troviĝas filio de Sanfengqiao—Baihe Manĝejo, kiu ofertas diversajn indiĝenajn desertojn. Oni povas ĝui Wuxi-apartaĵojn, dolĉa kolokasio, Yulan-kuko, Wuxi-xiaolongbao (ĉina raviolo sup-farĉita) Ovo-kuko kaj aliaj en la etoso de densa Wuxi-stilo. Ĝi estas manĝejo tute alia. Menciante la ekfunkciigon de la temita manĝejo, direktoro Miao Jun diris, ke ĝi burĝonis el la ideo "renovigo el la malnovo".

"En ies impreso pri Sanfengqiao estas Wuxi-pladoj, Wuxi-viandaĵoj kaj wuxi-aj brunigitaj ripoj, tamen miaopinie, nemankigebla al Sanfengqiao la Wuxi-desertoj. En la memoro manĝetoj estas gravaj, ĉar ili estas parto de wuxi-a nutro-kulturo."

Kvankan en la dokumenta filmo Surlanga Ĉinio oni menciis nur Sanfengqiaon de Wuxi, tamen la krabaĵ-raviolo de Wangxingji de Wuxi plej impresas Yan Dazhong, filmiston de CCTV.

"Tre plaĉas al mi la krabaĵ-raviolo, ege bongusta. Ĝi estas unu el la tradiciaj indiĝenaj manĝetoj."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto