Vizitu Forumon

Novaj gustoj el malnovaj markoj de Wuxi

(GMT+08:00) 2012-12-06 16:43:32

Huntuno kaj mantouo (ĉina pano) estas klasikaj manĝetoj de la ĉina sudo. Wangxingji kreis distingan nomkarton per la centjara reputacio. La marko de Wangxingji datiĝis en la jaro 1913, kaj nun ĝi jam estas la komuna memoro de Wuxi-anoj trageneraciaj. Post centjara ŝanĝiĝo, ĝi restas la plej alloga pro siaj famaj manĝetoj. Tamen la regulaj gastoj jam perceptas la ŝanĝiĝon de la manĝetoj, pli delikataj kun la farĉaĵo dolĉ-sala modere miksita.

Sinjoro Yuan Wei,33-jara, estas la kvinageneracia heredanto de Wangxingji. Li faris plibonigon al raviolo, por ke ĝi kaj konservu la malnovan guston kaj evidentigu la novan.

"Ne tiom plaĉas al junuloj la dolĉa gusto, ni prenas plibonajn krudaĵojn, kaj akcentas la orginalan guston el la supo kun miksikta gusto de porkaĵo kaj kokaĵo."

La malnovaj markoj estas epitomo de la urba historio kaj spegulas la urban disvolviĝon. Same kiel Sanfengqiao kaj Wangxingji, viglas juna forto en multaj entreprenoj kun malnovaj markoj de Wuxi. Oni ne nur esploradas por novigi la gustojn de siaj manĝetoj sed ankaŭ enkondukas diverslokajn apartaĵojn kiel krudaĵojn. La reĝisoro de la dokumenta filmo Surlanga Ĉinio sinjorino Wu Hong laŭdis la wuxi-ajn gastronomaĵojn kun malnovaj markoj:

"Ni filmis en Wuxi kvar-kvin tagojn, kaj vere tuŝis la variajn ambroziojn. Ni ege ŝatas la varion kaj la delikatecon de la frandaĵoj."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto