Vizitu Forumon

Sopiro al la hejmloko

(GMT+08:00) 2012-12-19 09:25:05

Hou Zhiping

Mezaĝinte, oni preferas rememori la pasintecon. La pasintaĵoj tuŝas la senton kaj la menso subite revenas al la pasinteco kun la rememoro. La tempo pasas, tamen rakontoj restas.

Iutage de la fino de aprilo, pluvis. En apartemento, 30 km for de la domo de s-ro Ye Nianxian, alia maljunulo s-ro Hou Zhiping, eksa vicdirektoro de "El Popola Ĉinio", ordigadis aron da malnovaj fotoj sub la lumo de lampo. Rakontoj estas en tiuj bone konservataj fotoj, por la maljunulo Hou Zhiping tiuj rakontoj estas neforgeseblaj eĉ en la sonĝo.

"Estas onidiro, ke 50-jaruloj ekŝatas rememori pasintajn tagojn. Post 50-jariĝo mi ofte sonĝis, ke mi revenis al mia infaneco kaj hejmloko. Iu foje mi eĉ sonĝis, ke mi iris kaj iris laŭ la ŝtona vojo antaŭ mia hejmo, sed mi ne plu trovis la vojon al la lernejo. Mi ploretis, ploris, kaj vekiĝis…"

En multaj noktoj la instruistoj, kiuj faras instruadon en la hejmloka lernejo, kaj samklasanoj, kiuj faras pilko-ludon, foje kaj refoje aperis en la sonĝoj de s-ro Hou Zhiping. Tiuj bildoj vekis en li belan rememoron pri la juna aĝo kaj fortan nostalgion al la hejmloko. Tial s-ro Hou Zhiping, kiu ŝategas fotografadon, decidis kapti tiujn pasintajn sentojn per sia propra maniero.

"La jaro 2007 estis la 50-jariĝo de mia diplomiĝo el la mezlernejo. Kiel monitoro de la klaso en mia mezlernejo, mi iniciatis al miaj samklasanoj, ke ni revenu al la lernejo por celebri la 50-jariĝon de nia diplomiĝo. Ekster mia atento, ili varme reagis al mia propono. En la tago de renkontiĝo, ni preskaŭ ne povis rekoni unu alian. El la instruistoj kaj samklasanoj iuj ne povis veni pro serioza malsano, iuj jam forpasis, tio forte batis min. Mi do faris multajn fotojn tiutage. Mi jam estas maljuna kaj ne plu havos ŝancon por alia renkontiĝo, kun tiuj fotoj mi povas konservi nian amikecon por ĉiam. "

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto