Vizitu Forumon

Sopiro al la hejmloko

(GMT+08:00) 2012-12-19 09:25:05

Tao Jianwei

La montoj, la riveroj kaj la homoj de la hejmloko, multnombre aperantaj en la memoro de samvilaĝanoj, ne nur estas pli misteraj sed ankaŭ fariĝis la eterno por posteuloj. La sopiro al la hejmloko ne ĉiam estas en la vortoj kaj fotoj de tiuj, kiuj foriras de la hejmloko, ĉar rakontado pri la montoj kaj la riveroj de la hejmloko ankaŭ povas veki ondeton ĉe la koro de tiuj, kiuj restas en la hejmloko.

Junie en la urbo Xinyu de la provinco Jiangxi ĉiam estas pluvaj tagoj kaj en la urbo regas humida atmosfero. En la feina lago, kiu estas 16 kilometroj for de la urbcentro, aroj da insuletoj, kiuj estas vualitaj kaj interligitaj per delikata nebulo, rigardas ŝipojn malantaŭ la malklareco kaj atendas gastojn, kiuj volas halti ĉe ili. Laŭ direkto de la mano, Tao Jianwei mastro de unu el la insuletoj, montras al raportisto sian insuleton. Fikse rigardante la insuleton, Tao Jianwei emociite diris, ke ĝia murego estas frukto de ilia penigo.

La menciita insuleto estas nomata 'persikflora', kombinaĵo de la geedzoj, kaj parto de ĝi, 'persiko' venas el la familia nomo Tao, kaj 'floro' el la edzina nomo. Estas nature, ke la nomo esprimas la amon de la mastro Tao al sia edzino, kaj fakte la amo estas pli profunda ol supozite.

"En tiu periodo de transporto de la brikoj ŝi ĵus suferis aborton. Malgraŭ vento kaj pluvo, ŝi helpis al mi senplende. Tiam ŝi malgrasiĝis tago post tago."

Vidante edzon kun larmoj en la okuloj, la edzino Jian Xihua aplombe diris, ke ĉio estas pro la amo.

"Tio estas la amo de la edzino al la edzo. Surinsuliĝo de la brikoj signifas la komencon. Kvankam mi ne povas imagi la estontecon, tamen mi ĉiam persistas en la konvinko, ke ni devas subteni unu la alian."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto