Vizitu Forumon

Tri majaoj

(GMT+08:00) 2012-12-21 15:20:31

Majao Tuzchima

Je 9:00 de la 12a de decembro, 2012, en la majaa antikva restejo Tulum.

La fortaj sunbriloj refoje aperis sur la tero de Tulum post pluvego. Majao Felipe Tuzchima ridetis al vizitantoj pasantaj en Tulum. Li laboris en metiaĵa butiko ĉe la restejo kaj donis interpretan servon.

Felipe Tuzchima, mezaĝulo, pasas la plejparton de la tempo en majaa vilaĝo kaj sur propra kampo, kaj laboras en urbo dum liberaj monatoj por havigi al si kroman monon por la vivteno de la familio. Por li, la vilaĝo kaj la hejmo estas la plej komfortaj kaj la plej belaj en la tuta mondo. Kompare kun samaĝuloj, li povas flue paroli la hispanan lingvon kaj tiele havas pli multajn ŝancojn por eliri el la vilaĝo kaj sperti tute malsaman vivon. Tamen li restas ĉi tie pro profunda fiero esti majao.

Intervjuate, li diris, ke en la majaa vilaĝo eble ne estas oportunaj kondiĉoj kaj progresintaj teknikoj samkiel en urboj, tamen ĉi tie estas pli pura medio kaj pli sanaj vivkutimoj.

"Por mi, la majaa vilaĝo estas pli kvieta ol urboj. Ĉi tie, ni vivas per plisanaj manieroj kaj ne trinkas kokakolaon. Ni mem preparas nutraĵojn kaj trinkaĵojn por familianoj. Malsame, aĉetitaj nutraĵoj en grandaj urboj eble kaŭzos dolorojn. Mia patro ĉiam laboris sur la kampo ĝis la aĝo de 105 jaroj, kiam li forpasis sen malsano. Dumvive li neniam trinkis kokakolaon."

Por Felipe Tuzchima, la patro postlasis al li la plej grandan trezoron: sano kaj diligento. En la vilaĝo, ĉiuj laboras sur la kampo frumatene kaj revenas al la hejmo malfrue vespere en ĉiu tago de la tuta jaro. Tia diligenteco estas neceso por vivteno de la nuntempaj majaoj kaj ankaŭ por la kutimo. Por Felipe Tuzchima, li povas havi pluroblan enspezon per kelkmonata laboro en urbo ol sur la kampo. Sed li ankoraŭ persistas semi por la familio en ĉiu jaro. La sinteno de la vivo, tute malsama al hedonismo de la plejparto de homoj en Latin-Ameriko, estas rigardata de Felipe Tuzchima kiel spirita trezoro. Tial, demandite, ĉu li iutage elektos vivi en urbo, li firme diris, ke li restos plu ĉi tie.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto