Vizitu Forumon

Tri majaoj

(GMT+08:00) 2012-12-21 15:20:31

Lernantoj de Roja Raul

Roja Raul estas tipo, kiu povas "facile akcepti tute alian mondon". Denaske saĝa Roja Raul elstaris el majaoj en lernado, vizitis universitaton por eduka psikologio kaj sukcese diplomiĝis. Pro sopiro al la hejmloko, li revenis al la majaa vilaĝo en Tulum, fariĝis estro de publika mezlernejo kaj plue kultivas siajn etnanojn por modernaj instruitoj.

La vilaĝo de bone edukita Roja Raul estas moderna. Estas apenaŭ videbla postsignoj de majaoj escepte de ties aspekto sufiĉe simila al tiu de azianoj. Li konigis, ke sekve de evoluo de la epoko ŝanĝiĝoj diversgrade okazas al majaaj vilaĝoj.

"Nia vilaĝo estas pli moderna, tamen ankoraŭ konservas multajn tradiciojn, ekzemple kulton al la prauloj. Sed tiuj ĉi tradicioj ŝanĝiĝis en multaj vilaĝoj, kiuj akceptis la pli modernan vivon per ŝanĝiĝo de propraj tradicioj. Tamen tiaj evidentaj ŝanĝiĝoj plejparte okazas al vilaĝoj apud urboj, dum relativaj foraj vilaĝoj ankoraŭ preskaŭ tute tenas la antaŭajn tradiciojn."

Por Roja Raul, tiaj ŝanĝiĝoj estas ĝojigaj fenomenoj kaj eĉ estas unu el tiuj celoj, por kiuj li sin dediĉas al baza edukado en majaaj vilaĝoj. Li opinias, ke la vera futuro de la majaa gento dependas de kontribuo kaj reformado farotaj de tiuj junaj lernantoj, ĉar rutinismo povas kaŭzi nur postiĝon, eĉ pereon. Same kiel la menciita Felipe Tuzchima, Roja Raul profunde amas sian genton kaj planas pasi la ceteran vivon en la gento. La malsamo estas, ke Tuzchima elektis reston pro amo, dum li esperas alporti reformadon per entuziasmo.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto