Vizitu Forumon

Pompa verkado en sia mondo—Profesoro Dong Qiang parolis pri la nobelpremiito Mo Yan

(GMT+08:00) 2012-12-25 09:00:32

"Mo Yan skribis distingan mondon, kiu, unue, ligas la ĉinan kamparon, de kiu li devenas. Li portas profundan senton al la ĉina kamparo, al la kamparanoj. Due, lia skribita mondo estas superrealisma kun superimagaj instrigoj, kiuj ofte eltiras la surprizkrion de legantoj. Trie, ironie li skribis la nuntempan socion. Lia verko spegulis la aktualecon."

Dong Qiang ne povis kaŝi sian ĝojon pro la laŭreateco de Mo Yan en ĉijara Nobel-premio. Li malkaŝis, ke krom la fortuno kaj kompleksa lerteco en skribado, nepras la personeco de la aŭtoro por elstariĝi el amaso da elstaraj aŭtoroj.

"Kompare kun aliaj aŭtoroj, Mo Yan distingiĝas pro sia strikta ligiteco kun la grundo, kiun li forte amas. Kiel usona aŭtoro William Faulkner, kiu skribis sian mondon surbaze de la urbeto, en kiu li vivas, same en la verkoj de Mo Yan pitoreskas la de li amata grundo sur kiu li starigis sian revon kaj el kiu elfosas historiojn."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto