Vizitu Forumon

Pompa verkado en sia mondo—Profesoro Dong Qiang parolis pri la nobelpremiito Mo Yan

(GMT+08:00) 2012-12-25 09:00:32

Dong Qiang konigis,ke la verkado de Mo Yan dividiĝas en du periodojn. Antaŭ la jaro 2000 estis la unua, kiam li ofertis la elstaran libron Ruĝa Sorgo. El la serio evidentiĝas la muancoj de magia realismo. Li estis influata de latinamerika literaturo. Kaj en la lastaj dek jaroj, li eniras la duan etapon de verkado per la aparta parolturno neperceptebla. Je tio perdiĝis ne malmultaj legantoj.

"Mi konsideras tiuntempan aŭtoron 'la dua Mo Yan'. Tiu Mo Yan estas heremetika en la parolturno. Ŝajnas al mi, ke li faras tutnonvan modelon en verkado, kaj ĉiufacete analizas kaj elfosas sian mondon. Kiel leganto, mi konfesu, ke liaj verkoj de la lastaj dek jaroj alvokas mian legadon. Iam mi sentis malfacilon kompreni lian skribaĵon, sed tio supozeble montras lian novan esploradon en literaturo."

Post sia laŭreatiĝo aperis multaj materialoj rilataj al Mo Yan, inter ili iu foto aparte allogas atenton de la publiko. Sur la foto estas konataj ĉinaj aŭtoroj kiaj Yu Hua, Yan Geling, Liu Zhenyun……oni mire eltrovas, ke la famaj aŭtoroj iam estis en la sama kurso de la sama kolego. Laŭ la opinio de Dong Qiang, ŝajnas, ke la nobelpremio akceptis la verkadon ne nur de Mo Yan, sed ankaŭ de ĉinaj aŭtoroj subreprezento de Mo Yan.

"La ĉinaj aŭtoroj samaĝantaj kun Mo Yan havas potencan influon en nuntempa literatura mondo. Ekzemple, aŭtorino Yan Geling, kies verkoj estas multe filmitaj sur la ekrano. Same kiel la kvinageneraciaj reĝisoroj kiaj Chen Kaige kaj Zhang Yimou, ili estis kunlernantoj en la sama klaso de Pekina Filma Instituto, ankaŭ la aŭtoroj en la samaj jaroj posedas sian distingan stilon. Feliĉe, ili estas akceptita de la publiko kaj fariĝas la virtuozoj de la literatura mondo. Ili insistas ankoraŭ en sia stilo hodiaŭ. Sendube Mo Yan estas reprezentanto de ili. Oni povas diri, ke la juĝistoj de la noblepremia komitato distingis la premion al Mo Yan, samtempe premis la ĉinajn aŭtorojn, des pli, kronis la ĉinan literaturon.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto