Vizitu Forumon

Mo Yan, la ĉina Márquez

(GMT+08:00) 2012-12-25 16:39:38

Mo Yan, kvankam profunde influita de la magiorealismo, tamen neniam ĝin blinde sekvas. Li pli zorgas pri ĉinaj elementoj kaj kulturaj entenaĵoj, kaj el magiorealismo formis sian stilon.

La 1980-aj jaroj de la pasinta jarcento estis prospera epoko de la ĉina literaturo, kiu ĵus eliris el la "Kultura Granda Revolucio". Tiam aperis amasaj verkistoj kaj grandnombraj verkaĵoj. La verkado de Mo Yan komenciĝis antaŭ en tiu tempo, kaj ankaŭ li estis influata de la epoko. Tiutempe diversaj pensfluoj kaj literaturaj modeloj invadis en Ĉinion, inter kiuj ĉinaj literaturistoj povas serĉi siajn preferatajn verkistojn kaj verkaĵojn, kaj de kiuj ili povas entreprenas sian verkadon. Zhu Wei, la ĉefredaktoro de la gazeto tre vaste debitata Sanlian Life Weekly, opinias, ke la verkistoj samtempaj kun Mo Yan jam fariĝis kernaj fortoj de la ĉina literatura tereno.

"Pro la prospera situacio de la 80-aj jaroj en la pasinta jarcento naskiĝis amaso da verkistoj, de plej fruaj Han Shaogong kaj Wang Anyi ĝis Mo Yan. Tiu fenomeno plene ilustras, ke la 80-aj jaroj donis gravan influon al la ĉina literaturo. Ĝis hodiaŭ, tiuj verkistoj ankoraŭ estas kernaj fortoj de la ĉina literatura kampo, neniu alia verkistaro povas ilin anstataŭi."

Kaj poste, la romano Ruĝa Sorgo de Mo Yan estis adaptita al filmo, kiu iĝis unuafoje premiita en internacia filmfestivalo. Iuj diras, ke tiu filmo famigis Zhang Yimou, kaj ankaŭ Mo Yan. En la nuna tempo, la antaŭa estas pinta reĝisoro mondkonata en Ĉinio, kaj la alia estas ĉina fama verkisto, kiu havigis al si la Nobelpremion por literaturo.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto