Vizitu Forumon

Mo Yan, la ĉina Márquez

(GMT+08:00) 2012-12-25 16:39:38

Fan Ye, la tradukinto de la romano Centjara Soleco de Gabriel García Márquez kaj instruisto pri la hispana en Pekina Universitato, opinias, ke la kialo de sukceso de Mo Yan, kiu estas rekonita de la mondo, ĝuste kuŝas en tio, ke li sin tenas ĉe memo. Mo Yan estis inspirita de la latinamerika magiorealismo, tamen li neniam deflankiĝis de la ĉina vojo.

Kun la senĉesa profundiĝo de la kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Latinameriko, la esploro kaj diskuto inter ĉinaj kaj latinamerikaj verkistoj ankoraŭ estas daŭrigitaj. Liljana Arsovska, profesorino de la Esplora Centro pri Azio kaj Afriko en Meksika Universitato, tiel komentis pri la afero, ke Mo Yan ricevis la premion:

"Doni la Nobelpremion por literaturo al Mo Yan estas juste, kaj tio ankaŭ estas laŭdo al la ĉina moderna literaturo, kies reprezentanto estas Mo Yan. Mi iam estis en Pekino tri tagojn, kaj feliĉe mi renkontiĝis kun li. Mi ĝojas, ke mi aŭskultis lian paroladon. Multaj homoj klasis lin en regionan verkistaron, sed laŭ mi, lia literaturo apartenas al la mondo."

Xiong Linping


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto